mutual/a PIV3

mutuala

JUR (pri societo, fonduso k.a.) Kies membroj komune asekuras sin kontraŭ riskoj per siaj kotizoj: la tiama prezidanto […] estis kune kun sia familio akciulo de Andes Iron pere de mutualaj fondusoj [1]; pro la mutuala kaj individua karaktero de la membreco en la Monda Fonduso (kvazaŭa sociala branĉo de la mondcivitanoj) la partnereco de la Esperanta Civito venos en dua vico [2]; VD:koopera, reciproka, solidara
Rim.: La celo de mutuala societo estas la sekurbezono de siaj membroj. Kontraste la celo de akcia societo estas akiro de kapitalo, la celo de kooperativo estas ekonomia aŭ kultura.
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru interhelpa, interasekura.
1. Leonardo Araya: Monato, 2023/07, p. 10
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
angle:
mutual (insurance etc.)
beloruse:
узаемны
ĉine:
自相 [zìxiāng], 互相 [hùxiāng], 互 [hù], 交互 [jiāohù]
germane:
(Versicherungsverein) auf Gegenseitigkeit
japane:
相互扶助の [そうごふじょの], 共済の [きょうさいの]
nederlande:
mutueel (v. fonds)

mutualismo JED

POLEKOL Kunvivado je komuna avantaĝo pro reciproka interŝanĝo de subteno: li klarigis, ke […] komunismo kompreneble inkludas ĉiujn rilatajn ideologiojn, i.a. socialismon, laboristan solidarecon, liberalismon, kooperativismon, mutualismon, kaj egalrajtismon [3].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru interhelpado, interasekurismo.
angle:
mutualism
beloruse:
мутуалізм
france:
mutualisme
germane:
Mutualismus

administraj notoj