navig/i PV

(ntr)
MAR Sin transporti per tiucela veturilo (precipe ŝipo) tra maro, rivero, lago (tra aero, kosmo): la procesio de la nebulaj konturoj jam navigis en la golfon, […] la remiloj ritme batis [1]; mi ekfunkciigis la motoron kaj mi elnavigis al la maro [2]; laŭ irlanda tradicio, la sanktulo Brendan navigis per koraklo al la ekstremaĵo de la oceano [3]; perflose navigi […] sur la rivero [4]; (figure) kristandemokratoj […] navigis sur ondego da simpatio [5]; SIN:navigacii2, ŝipi, ŝipiriSUP:direkti2SUB:boardi, drivi1, flosi, veli
RET Retumi: [la retumilo] inkluzivas […] Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [6].
1. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
3. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, jaro 1998a, numero 7a, p. 22a
4. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 10
5. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
6. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas, 2005
angle:
navigate
beloruse:
плаваць (на караблі)
ĉeĥe:
navigovat, plavit se
ĉine:
領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 航 [háng], 航行 [hángxíng]
france:
naviguer, voguer
germane:
zur See fahren, Flüsse befahren, Seen befahren, Meere befahren 2. surfen (Web)
hispane:
navegar
japane:
航行する [こうこうする]
nederlande:
navigeren, varen
pole:
nawigować, żeglować
portugale:
navegar
rumane:
naviga
ruse:
плыть (на судне)
slovake:
navigovať, plaviť sa
ukraine:
плисти (на кораблі), літати, здійснювати польоти
La ago navigi1: generalo Sébert […] partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson [7]; ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio [8]; Vasili Ostrov, granda insulo inter la du brakoj de Neva, sur kiu komerco kaj navigado en Peterburgo havas sian ĉefan lokon [9]; post longa marnavigado [10].
7. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
10. R. Roze: „Bravado“ en Saint-Tropez, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 28a
angle:
navigation
beloruse:
навігацыя, плаваньне (на караблі)
ĉeĥe:
lodní doprava, navigace, plavba
ĉine:
領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 导航 [dǎoháng], 導航 [dǎoháng], 航 [háng]
france:
navigation
germane:
Fahrt, Navigation
hispane:
navegación
japane:
航行 [こうこう], 航海 [こうかい], 航空 [こうくう], 航法 [こうほう]
nederlande:
navigeren (zn.), varen (zn.)
pole:
nawigacja, żegluga
rumane:
orientare, navigație
ruse:
судоходство, плаванье (на судне)
slovake:
lodná doprava, navigácia
ukraine:
навіґація, плавання, польоти
Ŝipirebla: en la parko funkcias rivera sistemo el navigeblaj vojoj [11]; la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla [12]. [tie] la mondo finiĝas per alta rifo kaj ne-tranavigebla, blua maro [13].
11. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
12. W. M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a
13. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson
angle:
navigable
beloruse:
судаходны
ĉeĥe:
splavný
ĉine:
可航行 [kěhángxíng], 可通船 [kětōngchuán], 可通行 [kětōngxíng], 可通过 [kětōngguò], 可通過 [kětōngguò]
france:
navigable
germane:
befahrbar, schiffbar
hispane:
navegable
japane:
航行可能な [こうこうかのうな]
nederlande:
bevaarbaar
pole:
żeglowny
rumane:
navigabil
ruse:
судоходный
slovake:
splavný
ukraine:
судноплавний, придатний до плавання (про водний шлях)
MAR Homo, kiu profesie navigas: la ŝipanoj kverelas inter si pri navigado, ĉiu opinias sin la ĝusta navigisto [14]; monumento omaĝe al Henriko la Navigisto, Vasco da Gama kaj multaj aliaj portugalaj malkovrintoj [15]; la irlanda kronikisto Adamnan (ĉ. 624–704 p.K.) asertas, ke la navigisto estis ne Brandan [16].
14. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses
15. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
16. G. MacAoidh: Frua irlanda migrado al Islando, Monato, jaro 1998a, numero 7a, p. 22a
angle:
navigator
beloruse:
навігатар
ĉeĥe:
navigátor
ĉine:
領航 [lǐngháng], 领航 [lǐngháng], 航海者 [hánghǎizhě], 領航員 [lǐnghángyuán], 领航员 [lǐnghángyuán], 导航者 [dǎohángzhě], 導航者 [dǎohángzhě]
france:
navigateur
germane:
Navigator
hispane:
navegador
japane:
航海士 [こうかいし], 航空士 [こうくうし]
nederlande:
zeevaarder
pole:
nawigator
rumane:
navigator
ruse:
мореплаватель, мореход
slovake:
navigátor
ukraine:
лоцман, пілот
Navigaciilo1: post enŝalto de la navigilo ĝi unue kontaktas la GPS-satelitojn kaj kalkulas sian pozicion [17]; ĉiu ajn per navigilo […] kapablas facile eltrovi, ke la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [18].
RET Retumilo: Mozilla evoluis el Neckejp-navigilo (Netscape Navigator).
angle:
navigator
beloruse:
навігатар (праграма, прылада)
ĉeĥe:
plavidlo
ĉine:
2. 浏览者 [liúlǎnzhě], 瀏覽者 [liúlǎnzhě], 浏览器 [liúlǎnqì], 瀏覽器 [liúlǎnqì]
germane:
1. Navigationsgerät, Navi 2. Browser
japane:
ブラウザ
pole:
przeglądarka sieciowa
rumane:
browser web
ruse:
навигатор
slovake:
plavidlo

administraj notoj