nefrolog/o PIV1

nefrologo

MED Kuracisto, kies fako estas nefrologio.
Rim. 1: Eblas ankaŭ trovi (sed ne en PIV) la sinoniman terminon nefrologiisto [1], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko nefrologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton nefrologo [2].
Rim. 2: Kelkaj esperantistoj provis enkonduki la sinonimon renkuracisto [3]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute rajta.
angle:
nephrologist
beloruse:
нэфроляг
france:
néphrologue
hispane:
nefrólogo
pole:
nefrolog
rumane:
nefrolog

administraj notoj