neg/i PV

negi

(tr)
1.
Aserti, ke io ne estas vera aŭ efektiva aŭ necesa: negi sian kulpon, sian partoprenon en la afero; foje en letero Wen Yiduo skribis ke Profesoro Winter havis „tre romantikan junecon“, kaj s-ro Maljuna Winter neniam negis aŭ klarigis tiun aserton [1]; mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste [2]; Jen! Ni donis al ili la veron, ili tamen negas ĝin [3]; personoj kiuj konstante negadis la ekzistadon de (Dio) [4]; li estas nenegeble talenta; Tuŝite, Vatsono, nenegeble tuŝite! [5].
2.
Malakceptante, kontraŭi: negi la arton kaj la belon; unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion [6]; efektive tamen, negi sin mem signifas ne, ke oni negas sin antaŭ io alia, por do unuiĝi kun tiu alia ‐ male, per la negado aperas el la interno de ni mem la origina memo, la vera memo [7]; Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion [8].
1. Guozhu: Malfacile Eldirebla Kio en Koro
2. I. Deguĉi: La Esenco de la Japana Kulturo, La estonteco de la homaro
3. (Tr. I.Chiussi): La Nobla Korano, 23:91, p. 338
4. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 778.
5. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 5ª.
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a
7. Hisamatsu S.: Ateismo
8. T. B. Carr: Sur parnaso, FEL, 1998
angle:
1. deny 2. reject
beloruse:
1. адмаўляць 2. адмаўляцца, выракацца
ĉeĥe:
negovat, popírat
ĉine:
否認 [fǒurèn], 否认 [fǒurèn]
france:
nier
germane:
1. verneinen 2. ablehnen
hispane:
negar
hungare:
1. tagad 2. megtagad
nederlande:
ontkennen
pole:
1. negować 2. negować, odrzucać, przeczyć, zaprzeczać
portugale:
negar
ruse:
1. отрицать 2. отречься
slovake:
negovať, popierať
ukraine:
заперечувати

nega

Esprimanta negon, rilata al nego: la negaj tabelvortoj komenciĝas per nen-; la nega propozicio; la nega operacisimbolo. SIN:negativa1
angle:
negative
beloruse:
адмоўны, нэгатыўны
ĉeĥe:
záporný
ĉine:
消极性 [xiāojíxìng], 消極性 [xiāojíxìng], 否定 [fǒudìng]
france:
négatif
hispane:
negativo
hungare:
tagadó, negatív
nederlande:
ontkennend, negatief
pole:
negujący
ruse:
отрицательный
slovake:
záporný

negoKompLeks , negado

La ago, la operacio negi: Laŭbita nego de bitĉeno (kiu fakte estas la komplemento ĝis du) KompLeks . SIN:negacio
angle:
negation
beloruse:
адмаўленьне, адмова
ĉeĥe:
negace, popírání
france:
négation
hispane:
negación
hungare:
tagadás, negáció
nederlande:
ontkenning
pole:
negacja, negowanie
ruse:
отрицание
slovake:
odmietanie, popieranie
ukraine:
заперечення

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o, ~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.