nomenklatur/o

nomenklaturo

SCI Regula nomaro por ĉiuj aĵoj de iu scienco, arto, industrio: scienca nomenklaturo Marta ; multaj laikoj […], pensas, ke tiuj nomenklaturoj estas absolute ekzaktaj kaj rigoraj [1]. SUP:terminaro, terminologio1
angle:
nomenclature
beloruse:
намэнклятура
ĉeĥe:
nomenklatura, odborné názvosloví
ĉine:
命名法 [mìngmíngfǎ]
france:
nomenclature
germane:
Nomenklatur, Benennungssystem, Bezeichnungssystem
greke:
ονοματολογία
hispane:
nomenclatura
hungare:
nómenklatúra, névmutató
itale:
nomenclatura
japane:
分類命名法 [ぶんるいめいめいほう], 学術用語集 [がくじゅつようごしゅう]
nederlande:
nomenclatuur
pole:
nazewnictwo, nomenklatura
portugale:
nomenclatura
rumane:
nomenclatură
ruse:
номенклатура
slovake:
nomenklatúra, odborné názvoslovie
ukraine:
номенклатура

Nova Biologia Nomenklaturo (NBN)

BIO Nomenklaturo de vivaĵoj proponita ekde 1971 alternative al la linea sistemo: la nomoj indikitaj inter asteriskoj estas nomoj de Nova Biologia Nomenklaturo [2]; en Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) la nomo estas *Kapdelfeno familitipa* [3].
2. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
3. Wim M. A. De Smet: Gigantoj sur strandoj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 22a
beloruse:
Новая біялягічная намэнклятура
france:
Nouvelle Nomenclature Biologique
hungare:
Új Biológiai Nómenklatúra
nederlande:
Nieuwe Biologische Nomenclatuur
pole:
Nowa Nomenklatura Biologiczna
portugale:
Nova Nomenclatura Biológica, NNB
rumane:
Noua Nomenclatură Biologică

administraj notoj