tradukoj: cs de en fr sk

oftalmolog/o PIV1

oftalmologo  

MED Kuracisto, kies fako estas oftalmologio: ŝi konsultas tutan teamon da specialistoj: oftalmologo por la okuloj, dermatologo por la haŭto, enterologo por la intestoj, psikiatro por la menso kaj ginekologo por mi-ne-scias-kio [1]; tio grave malfaciligis lian taskon fake krominstrui studentojn kaj jamajn oftalmologojn [2]. VD:okulisto, optikisto
Rim. 1: PIV mencias la sinonimon okulkuracisto [3], kiu estas interesa termino, pli esperanta sed probable malpli internacia.
Rim. 2: PIV mencias duan sinonimon, okulisto [4], sed tiu termino povas esti iom konfuzema ĉar en pluraj landoj, okulisto ne indikas kuraciston sed optikiston.

tradukoj

anglaj

~o: ophthalmologist.

ĉeĥaj

~o: oftalmolog.

francaj

~o: ophtalmologue.

germanaj

~o : Augenarzt.

slovakaj

~o: oftalmológ.

fontoj

1. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann
2. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas
3. Plena Ilustrita Vortaro: Okulkuracisto
4. Plena Ilustrita Vortaro: Okulisto


ℛevo | datumprotekto | oftalmolog.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2019/06/30 18:21:48