ojstr/o

ojstro

1.
ZOO Genro el familio ojstredoj (Oestrus), kies larvoj parazitas en la kapo de ŝafoj. VD:tabano

ojstro kaj ĝia larvo
CC BY-SA 4.0  [1]
2.
Iu el la familio ojstredoj, kies larvoj parazitas en diversaj partoj de hufuloj, aparte nazo, faringo, stomako kaj subhaŭte: Hera tiam sendis ojstron por senĉese mordi Ion, kiu ankoraŭ estis blanka bovino, la ojstro pelis ŝin el Grekio, trans Bosporon [2].
angle:
1. bot fly, gadfly, sheep fly, warble fly 2. bot fly
beloruse:
авадзень, гіз, сьляпень
ĉeĥe:
1. střeček
france:
1. oestre (du mouton)
germane:
1. Schafbremse 2. Dasselfliege
hungare:
1. juhbagócs
japane:
ヒツジバエ
latinece:
1. Oestrus
nederlande:
1. schapenhorzel
pole:
1. giez, bąk
rumane:
1. streche
ruse:
1. овод
slovake:
1. strečok ovčí
ukraine:
носоглотковий овід

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.