okej, o kej
okej, o kej
(ekkrio)
- Bone, konsentite, en ordo: okej, mi komprenas [1]; - do, ĉu ni iru? - okej! [2]; o kej, la manon al vi mi cedas [3].
Rim.:
Bertilo Wennergren skribis en Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko, ke la literumo okej estas erara kaj
oni devus skribi o kej, ĉar oni ĉiam efektive elparolas
la vorton kun akcento je la lasta silabo.
[4]
Rim.:
Konsiderinda kvanto da esperantistoj evitas ĉi tiun vorton, kaj
preferas anstataŭe uzi diversajn alternativojn. Laŭ BL:
Prefere diru en ordo!, enorde!, jes!, ĝuste!.
1.
Sequoia Edwards: La Chinuka Interlingvo Per Esperanto, paĝo 40a
2. Lode Van de Velde: Aspiroj, paĝo 157a
3. Paulo Silas: Responde al Nicola Ruggiero
4. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

- angle:
- OK, okay
- arabe:
- أوكي
- beloruse:
- акэй!, добра!
- ĉine:
- 不差 [bùchà], 好啊 [hǎoà], 行 [xíng], 俞 [yú], 認可 [rènkě], 认可 [rènkě], 好啦 [hǎola]
- france:
- OK, d'ac
- germane:
- OK, okay
- hebree:
- אוקיי
- hispane:
- okey
- japane:
- オーケー, オッケー, よし
- nederlande:
- oké
- pole:
- okej
- ruse:
- окей
okeji
(ntr)
- Esti en ordo, akceptebla, senproblema, permesita: kompreneble mi pensis ke okejas eliri [5]; A kaj B okejas, sed la C estas superflua [6]; ĉu uzi OK okejas? [7].
5.
Christin Granat: Al la ”Guchoj” kaj la malsanuleja sekcio 357, Ora Ĵurnalo,
numero 39, aprilo 2021, p.18
6. Siv Burell: Espeporko meditas, Ora Ĵurnalo, numero 80, januaro 2025
7. USUI Hiroyuki: Bye-bye, hello, OK, sorry kaj eĉ mini: en la ĉina pli kaj pli multiĝas anglaj pruntvortoj, El Popola Ĉinio (revuo), 2017-07-03

- to be OK (acceptable, permitted)
- nederlande:
- oké zijn