4oksid/o JED
oksido
- Ĉia kombinaĵo de oksigeno kun alia elemento: magnezo MgO estas oksido de magnezio VdE ; titan-oksido estas la vaste uzata blanka pigmento de domfarboj [1]; brunaj oksidaj kovraĵoj sur ŝtalo [2]; nigra kaj verda teoj havas similajn efikojn, helpantajn al sano, kaj la kontraŭ-oksida efiko ja estas certa [3].
Rim.:
La Internacia Unio de Pura kaj Aplika Ĥemio (IUPAĤ, angle IUPAC)
rekomendas por ĉi tiu signifo la anglan terminon
„oxide“ kaj ties derivaĵojn „mon-, di-, tri-,
tetr-, pent-... oxide“, formitajn per stumpigita greka numerala prefikso
indikanta la nombron de oksigenaj atomoj en la molekulo de
oksido. Laŭ la 15ª regulo la vorto „ricevis la ortografion de
Esperanto“ (-ks- anstataŭ -x-); tamen la duan parton de tiu
regulo: „ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi
senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu
ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto“ la PIV-oj ignoras.
Por neŭtraligi la terminaron IUPAĤ fakte kreas sian apartan
„lingvon internacian“ kun grekdevenaj numeraloj (kun artefarita,
negreka gramatiko); tio do estas projekto konkurenca kun
Esperanto; kaj en la kolizio inter la Fundamento kaj IUPAĤ la PIV-oj
aliĝas al IUPAĤ. Tio kontrastas kun la kohera kaj esperanteca
tradicio matematika, ekz-e edro →
kvaredro, kvinedro, ... dudekedro, ... anstataŭ la angla-grekecaj
„tetrahedron, pentahedron, ... icosahedron ...“.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
- angle:
- oxide
- beloruse:
- аксыд, вокіс
- ĉeĥe:
- kysličník, oxid
- ĉine:
- 氧化物 [yǎnghuàwù], 氧化盐 [yǎnghuàyán], 氧化鹽 [yǎnghuàyán]
- france:
- oxyde
- germane:
- Oxid
- greke:
- οξείδιο, οξύ
- hispane:
- óxico
- hungare:
- oxid
- indonezie:
- oksida
- japane:
- 酸化物 [さんかぶつ]
- nederlande:
- oxyde
- pole:
- tlenek
- portugale:
- óxido
- rumane:
- oxid
- ruse:
- окись, оксид, окисел
- slovake:
- oxid
- ukraine:
- оксид, окисень
- volapuke:
- xüd
oksidigi, oksidi
(tr)
- 1.
- Ŝanĝi, pli malpli komplete, en oksidon; difekti per kombino kun oksigeno: la feron oksidigas la malsekeco; forta oksidiga kapablo VdE ; karbo estas multe pli longeviva ol humo, kiun mikrobakterioj oksidas al CO2 ene de 80-100 jaroj [4].
- 2.
- En pli vasta senco: depreni elektronojn de atomoj aŭ jonoj per ĥemia reakcio; en tia reakcio oksidigilo povas esti ne nur oksigeno, sed, ekzemple, fluoro aŭ kloro. korodi 1
Rim.:
Laŭ logiko de esperanta vortoderivado oni devas uzi formon
oksidigi, tamen en multaj vortaroj (ankaŭ en PIV)
estas registrita mallogika formo oksidi.
[Jurij Finkel]
4.
Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
- angle:
- oxidize
- beloruse:
- акісьляць
- ĉeĥe:
- okysličovat, oxidovat
- ĉine:
- 氧化 [yǎnghuà]
- france:
- oxyder
- germane:
- oxidieren 1. oxidieren, rosten
- greke:
- οξειδώνω
- hispane:
- oxidar
- hungare:
- oxidál
- indonezie:
- mengoksidasi
- japane:
- 酸化させる [さんかさせる]
- nederlande:
- 1. oxyderen, roesten
- pole:
- utleniać, oksydować (pokrywać tlenkami)
- portugale:
- oxidar
- rumane:
- oxigena, oxida
- ruse:
- окислять
- slovake:
- oxidovať
- ukraine:
- окисняти, окиснювати, оксидувати
oksidilo
- Substanco, kiu povas oksidi alian: por ke la akvo povu esti depumpata post la disrompado, oni aldonas aŭ oksidilon (natrian peroksodisulfaton, Na2S2O8, kiu estas konsumata de la reago) aŭ enzimon, kiu disrompas la polimeron [5].
5.
Monato, Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, 2014
- angle:
- oxidizing agent
- france:
- oxydant
- germane:
- Oxidationsmittel
neoksidigebla
- Tia, ke ĝi ne oksidiĝas: plateno estas neoksidigebla.
- angle:
- inoxydable
- beloruse:
- неакісьляльны
- france:
- inoxydable
- germane:
- nicht oxidierbar
- indonezie:
- tak teroksidasi
- pole:
- nieutlenialny
- rumane:
- neoxidant
- ruse:
- неокисляющийся, нержавеющий (о металлах)
unuoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po unu oksigenan atomon: Silicia unuoksido (SiO); karbona unuoksido (CO) estas venena substanco, kiu ekestas per nekompleta brulado de karbonaj kombinaĵoj [6]; Katalizeca Malkombiniĝo de Karbono Unuoksida (broŝurtitolo) [7].
6.
Tatoeba
7. Referencoj en „Brita esperantisto“, n-ro 289, 1929:4 kaj „Amerika esperantisto“, vol. 42 (1930), p. 49
7. Referencoj en „Brita esperantisto“, n-ro 289, 1929:4 kaj „Amerika esperantisto“, vol. 42 (1930), p. 49
- angle:
- monoxide karbona unu~o: carbon monoxide.
- beloruse:
- монааксыд
- germane:
- Monoxid
- indonezie:
- monoksida
- pole:
- monotlenek
- rumane:
- monoxid
- ruse:
- одноокись, монооксид karbona unu~o: угарный газ, окись углерода.
duoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po du oksigenajn atomojn: Silicia duoksido (SiO2); la koncernaj instalaĵoj petu de nacia instanco permeson pri eligo de karbona duoksido [8]; por elimini la sulfuran duoksidon estas necesa relative malalta koncentriteco de hidrogenaj jonoj [9].
8.
Evgeni GEORGIEV: Ŝanĝiĝas klimato, ŝanĝiĝas rimedojMonato
9. B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono 10ª
9. B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono 10ª
- angle:
- dioxide
- beloruse:
- дыяксыд
- ĉine:
- 二氧化物 [èryǎnghuàwù]
- germane:
- Doxid
- indonezie:
- dioksida
- pole:
- dwutlenek, ditlenek karbona du~o: dwutlenek węgla, ditlenek węgla.
- rumane:
- dioxid karbona du~o: dioxid.
- ruse:
- двуокись, диоксид karbona du~o: углекислый газ, двуокись углерода, диоксид углерода.
trioksido
- Oksido kies molekuloj entenas po tri oksigenajn atomojn: Studo pri la komplekseco de l' sulfura trioksido pere de la Raman-efekto (artikoltitolo) [10].
10.
Nijveld, W.J.: Scienca Revuo, 1952, 4
- angle:
- trioxide
- beloruse:
- трыяксыд
- germane:
- Trioxid
- indonezie:
- trioksida
- pole:
- tritlenek
- rumane:
- trioxid
- ruse:
- трёхокись, триоксид
kvaroksido
- Oksido kies molekuloj entenas po kvar oksigenajn atomojn: osmia kvaroksido (OsO4) [11].
11.
B. Kolker: Esperanto en 16 tagoj, Leciono
6ª
- angle:
- tetroxide
- beloruse:
- тэтрааксыд
- germane:
- Tetroxid
- indonezie:
- tetroksida
- pole:
- tetratlenek
- rumane:
- tetroxid
- ruse:
- четырёхокись, тетраоксид, тетроксид
kvinoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po kvin oksigenajn atomojn: fosfora kvinoksido (P2O5).
- angle:
- pentoxide
- beloruse:
- пэнтааксыд
- germane:
- Pentoxid
- indonezie:
- pentoksida
- pole:
- pentatlenek
- rumane:
- pentoxid
- ruse:
- пятиокись, пентаоксид, пентоксид
sesoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po ses oksigenajn atomojn: kvararsena sesoksido (As4O6).
- angle:
- hexoxide
- beloruse:
- гексааксыд
- indonezie:
- heksoksida
- pole:
- heksatlenek
- rumane:
- hexoxid
- ruse:
- шестиокись, гексаоксид
sepoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po sep oksigenajn atomojn: durenia sepoksido (Re2O7) [12].
12.
Z. Pluhař: Problemoj de sistema ĥemia nomenklaturo en la
internacia lingvo, „Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko“.
Ústi nad Labem, 1980
- angle:
- heptoxide
- beloruse:
- гептааксыд
- indonezie:
- heptoksida
- pole:
- heptatlenek
- rumane:
- heptoxid
- ruse:
- семиокись, гептаоксид
okoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po ok oksigenajn atomojn: triurania okoksido (U3O8).
- angle:
- octoxide
- beloruse:
- актааксыд
- indonezie:
- oktoksida
- pole:
- oktatlenek
- rumane:
- octaoxid
- ruse:
- восьмиокись, октаоксид
naŭoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po naŭ oksigenajn atomojn: kvarjoda naŭoksido [I4O9 aŭ I(IO3)3].
- angle:
- nonoxide
- beloruse:
- нонааксыд
- indonezie:
- nonoksida
- pole:
- nonatlenek
- rumane:
- nonoxid
- ruse:
- нонаоксид
dekoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po dek oksigenajn atomojn: kvarfosfora dekoksido (P4O10).
- angle:
- decoxide
- beloruse:
- дэкааксыд
- indonezie:
- dekoksida
- pole:
- dekatlenek
- rumane:
- decaoxid
dekunuoksido
- Oksido kies molekuloj entenas po dek unu oksigenajn atomojn: sesprazeodima dekunuoksido (Pr6O11).
- angle:
- undecaoxide
- beloruse:
- ундэкааксыд
- indonezie:
- undekaoksida
- pole:
- undekatlenek
- rumane:
- undecaoxid
- ruse:
- ундекаоксид
pluroksido
- Oksido kies molekuloj entenas pli ol unu oksigenajn atomojn: H2O3 kaj H2O4 estas hidrogenaj pluroksidoj
- angle:
- polyoxide
- beloruse:
- поліаксыд
- germane:
- Polyoxid
- indonezie:
- polioksida
- pole:
- politlenek
- rumane:
- polioxid
- ruse:
- полиокись, полиоксид
administraj notoj
ne~igebla:
Mankas dua fontindiko.
ne~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~o: Mankas verkindiko en fonto.
tri~o: Mankas verkindiko en fonto.
kvin~o: Mankas dua fontindiko.
kvin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ses~o: Mankas dua fontindiko.
ses~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ok~o: Mankas dua fontindiko.
ok~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
naŭ~o: Mankas dua fontindiko.
naŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dek~o: Mankas dua fontindiko.
dek~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dekunu~o: Mankas dua fontindiko.
dekunu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas dua fontindiko.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~igebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unu~o: Mankas verkindiko en fonto.
tri~o: Mankas verkindiko en fonto.
kvin~o: Mankas dua fontindiko.
kvin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ses~o: Mankas dua fontindiko.
ses~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ok~o: Mankas dua fontindiko.
ok~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
naŭ~o: Mankas dua fontindiko.
naŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dek~o: Mankas dua fontindiko.
dek~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dekunu~o: Mankas dua fontindiko.
dekunu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plur~o: Mankas dua fontindiko.
plur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.