ocitocin/o NePiv , oksitocin/o PIV1

ocitocino, oksitocino

FIZL Hormono, produktata de la hipotalamo de mamuloj kun diversaj funkcioj, interalie faciligo de akuŝo kaj de mamnutrado: vivi kun bestoj duonhoron ĉiutage liberigas ocitocinon, nome hormonon kiu trankviligas, estigas bonfarton kaj malgrandigas agresemon [1]; la nervoĉeloj elŝutas mesaĝajn substancojn, apud la dopamino tio estas ankaŭ propraj opiatoj kaj oksitocino [2].
1. C. Graaf : Rilato inter homoj kaj dorlotbestoj, La Lampiro, 2017:3 (145)
2. [A. Oberndorfer]: Dezirego pri rekono, Esperanta Retradio, 2013-07-15
angle:
oxytocin
beloruse:
аксытацын
ĉeĥe:
oxytocin
ĉine:
催生素 [cuīshēngsù]
france:
oxytocine
pole:
oksytocyna
rumane:
oxitocină
slovake:
oxytocín
ukraine:
окситоцин

administraj notoj