-ologi

-ologi

(sufikso)
SCI Scienco, studado pri la koncerna temo: en la jaro 1886 la universitato posedis jam ... fakultaton por anatomio ... kaj sociologio FK ; en 1926 mi forveturis al Parizo, Francio, kie mi studis muzikologion en la Sorbono [1].
Rim.: Per ologi formiĝas vortoj, kiuj iafoje akordas kun respondaĵo en pluraj naciaj lingvoj: bakteriologio aŭ similas al ĝi: polenologio (internacie palinologio) aŭ aliformas: insektologio (internacie entomologio). La formo ologi aperas ankaŭ ŝajnsufikse en internaciaj vortoj: antropologio.
VD:-olog
1. S. Ĝuĝev: Intervjuo, Muziko, 1992:1
angle:
-ology, -logy
beloruse:
-алёгі
ĉine:
[xué], 學 [xué]
france:
-ologie
pole:
-ologia

administraj notoj