*orakol/o

*orakolo

1.
Aŭtoritatulo respondanta, nome de diaĵo, je la demandoj de tiuj kiuj venas ĝin konsulti: Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon [1]; tute ne necesas esti orakolo por deklari, ke ĝi neniam atingos la 17 eldonojn de la Fundamenta Krestomatio [2]; SCI (figure) orakolo foje respondas kaj foje ne, kaj ne eblas influi tion [3].
2.
Orakolaĵo, respondo de orakolo1: la orakoloj de Jesaja; (figure) la guvernisto Panglos estis la hejma orakoldiranto.
3.
Orakolejo, sanktejo kien oni venas por konsulti orakolon1: la orakolo de Apolono en Delfo.
1. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
2. A. Korĵenkov: Ne ĉio nova estas bona, LOdE, 1992. n-ro 2 (3)
3. Orakolaj teknikoj, AIS San-Marino
angle:
oracle 2. revelation
beloruse:
аракул, прадказаньне
ĉeĥe:
orákulum, proroctví, věštba
ĉine:
神諭 [shényù], 神谕 [shényù], 諭示 [yùshì], 谕示 [yùshì]
germane:
Orakel
greke:
χρησμός
hungare:
jóslat, orákulum
japane:
神託 [しんたく], 神のお告げ [かみのおつげ]
nederlande:
orakel
pole:
wyrocznia, wieszczba
portugale:
oráculo
rumane:
mașină oracol, profetesa
ruse:
1. оракул 2. предсказание, прорицание 3. оракул
slovake:
orákulum, predpoveď, proroctvo, veštba
ukraine:
оракул, пророцтво, пророкування

orakoli

(ntr)
Eldiri orakolon.
beloruse:
прадказваць
ĉeĥe:
prorokovat, věštit
germane:
orakeln
hungare:
jósol, jövendőt mond
japane:
神託を告げる [しんたくをつげる]
nederlande:
orakelen
pole:
wydawać wyrocznię, wieszczyć
portugale:
oracular
rumane:
emite un oracol, profetiza
slovake:
predpovedať, prorokovať, veštiť
ukraine:
пророчити, пророкувати

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.