Otoman/o PIV1

Otomano

HIS
Osmanido: en 1903 la germanoj proponas al Otomanoj konstrui fervojon [1]; en la batalo mortis kaj la serba princo Lazaro kaj la otomana sultano Murat, tamen finfine venkis la otomanoj [2]; la ministro postulas […] ke oni ne plu konsideru otomanojn, antaŭulojn de hodiaŭaj turkoj, invadintoj kaj ekspluatintoj de la balkanaj kaj ceteraj popoloj dum 500 jaroj [3].
1. A.-C. Ordas, M. Corobu trad.: Pri historio en Irako, soc.culture.esperanto, 2003-03-30
2. Monato, Bardhyl Selimi: Memorante miton, 2008
3. Monato, Bardhyl Selimi: Lernolibroj ofendaj, 2011
angle:
Ottoman
beloruse:
асман
france:
Ottoman (subst., dynastie)
germane:
Ottomane
nederlande:
Ottomaan, Osmaan
pole:
Osman
portugale:
otomano, osmanli, osmanil

otomana

HIS
Osmanida: la otomana imperio [4]; la domo Otomana, kies kreo ŝuldiĝas al humila ... paŝtisto [5]; en 1461 la papo invitis Skanderbeg al Romo post sukcesa rezistado kontraŭ otomanaj armeoj, kiuj minacis okcident-eŭropan civilizacion [6]; la otomanaj regantoj, diference de la kristanaj, neniam celis amasan konvertiĝon [7]; en 2001 la franca senato akceptis leĝon, agnoskantan la genocidon de armenoj en la Otomana Imperio en 1915 [8].
4. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento, 2003
5. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 6a, p. 427a
6. Monato, Bardhyl Selimi: Dolĉaĵoj maldolĉaj, 2005
7. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
8. Monato, Sergei Paĥomov: Turkio ne respondeca, 2006
angle:
Ottoman
beloruse:
асманскі
ĉine:
奥斯曼 [Àosīmàn], 奧斯曼 [Àosīmàn]
france:
ottoman (adj.)
germane:
ottomanisch
nederlande:
Ottomaans, Osmaans
pole:
otomański, osmański

administraj notoj