-oz SPV

-oz

(sufikso)
(malofte)
1.
Sufikso neoficiala kun la signifo „riĉa je, plena je, havanta multe da ...“: tuj aliris juna ridetanta muskoloza kampulo en nova surtuto kun larĝa verda zono [1]; kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela, nur haroza! Metrop ; lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza [2]; gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora [3]; kelkaj ĉukĉoj ... prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro [4]; terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo... [5]; malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj... Metrop ; ni sidiĝis rekte sur sablozan teron [6].
Rim.: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -oz/ per la sufiksecaj radikoj -riĉ/, -plen/, -hav/: haroza = harplena, ŝtonoza = ŝtonriĉa, misteroza = misterhava.
2.
KEM Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn de oksidoj kaj saloj de pli malsupera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): feroza sulfato; kuproza sulfato. VD:-ik
1. L. Tolstoj, trad. V. Sapoĵnikov: Resurekto, Parto 1ª, ĉap. 15ªLa Ondo de Esperanto
2. J. R. R. Tolkien, trad. W. Auld: La du turegoj, Libro 3ª, ĉap. 4ª
3. trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
4. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La neatendita bombeksplodo
5. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981
6. V. Glazunov: La sfinkso de Steplando, 1988
angle:
1. -ful (full of) 2. -ous (Roman numeral I)
france:
1. -eux (abondant en...), -u (abondant en...)
germane:
1. reich an ...
hungare:
1. -tartalmú, -dús, -ban gazdag
portugale:
1. -oso (ô), -osa (ô)
ruse:
1. -атый (обильный чем-л.), -истый (обильный чем-л.)

administraj notoj