*parazit/o PV

*parazito

1.
EKOL Besto aŭ vegetaĵo, kiu vivas sur aŭ en alia estaĵo, sin nutrante per ĝiaj sukoj: visko estas parazito de kverko kaj pulo de homo.
2.
(figure) Nenifarulo, kiu vivas koste de aliaj homoj, profitas de ilia laboro, manĝas konstante ĉe fremda tablo aŭ simile.
angle:
parasite 2. freeloader
beloruse:
паразыт
bretone:
1. arvevad 2. suner
ĉeĥe:
parazit, příživník
ĉine:
寄生虫 [jìshēngchóng], 寄生蟲 [jìshēngchóng], 寄生者 [jìshēngzhě], 寄生物 [jìshēngwù], 淸客 [qīngkè], 清客 [qīngkè]
france:
1. parasite 2. exploiteur, parasite (fig.)
germane:
Parasit, Schmarotzer
hispane:
parásito
hungare:
élősködő, parazita, élősdi
japane:
食客 [しょっかく], 居候 [いそうろう], 寄生生物 [きせいせいぶつ], 寄生虫 [きせいちゅう]
katalune:
paràsit
nederlande:
parasiet
pole:
darmozjad, pasożyt 1. pasożyt
portugale:
parasita
ruse:
паразит
slovake:
cudzopasník, príživník
svede:
parasit
ukraine:
паразит

paraziti

(x)
1.
Vivi parazite ĉe alia vivulo: oni memoru ankaŭ la viskon […], kiu iumaniere kvazaŭgreftiĝas, sur la arboj genetike tre malproksimaj, kiujn ĝi parazitas [1]; el la iksodoj ĝenerale la ŝildhavaj Ixodidae parazitas en reptilioj, malpli ofte en amfibioj [2].
2.
(figure) Vivi parazite je kostoj de aliaj homoj.
1. C. Roux: Greftado, La Domo, 1997-01 (13)
2. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000
angle:
leech (off of), freeload
beloruse:
паразытаваць
bretone:
bevañ diwar-goust, sunata
ĉeĥe:
cizopasit, parazitovat, přiživovat se, žít příživnicky
ĉine:
[cèng]
france:
parasiter
germane:
schmarotzen
hispane:
parasitar
hungare:
élősködik
japane:
寄食する [よしょくする], 寄生する [きせいする]
nederlande:
parasiteren
pole:
pasożytować
portugale:
parasitar
ruse:
паразитировать
slovake:
cudzopasiť, priživovať sa
ukraine:
паразитувати, жити паразитом

parazitato

EKOL Vivulo sur aŭ en kiu vivas parazito; gastiganto: vundoj […] pro batalo inter la parazito kaj la parazitato, ofte iĝas pli-malpli tuberoformaj [3].
3. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo „kancero“
beloruse:
гаспадар (паразыта)
france:
hôte (d'un parasite)

parazitismo, paraziteco

EKOL Parazita moro: la sudamerika heteroneto […] adaptiĝis al konstanta parazitismo ĉe aliaj naĝantoj – laroj kaj akvolaroj [4].
4. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
beloruse:
паразытызм
ĉeĥe:
příživnictví
ĉine:
寄生 [jìshēng]
france:
parasitisme
hispane:
parasitismo
japane:
寄食 [きしょく], 寄生 [きせい]
slovake:
príživníctvo
ukraine:
паразитизм

ekstera parazito

EKOL Parazito vivanta ekstere de la korpo de la gastiganto: je la preferataj korporegionoj de eksteraj parazitoj la felo estu kuspe premkovrata per la gluflanko de […] glueca bendo [5].
5. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000
beloruse:
эктапаразыт
france:
ectoparasite

interna parazito

EKOL Parazito vivanta en la korpo de la gastiganto: kiel aliaj kantobirdoj [kantoturdo] estas atakata de eksteraj kaj internaj parazitoj kaj estas predata de katoj kaj rabobirdoj [6];
6. Vikipedio, Kantoturdo, 2020-02-19
beloruse:
эндапаразыт
france:
endoparasite

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ato : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.