*7Pariz/o PIV1

*Parizo

GEOG Ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francujo ĉe la bordoj de la rivero Sejno, nordcentre de la lando: morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [1]; scienculoj […] naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo [2]; fervojoj ligas Kopenhagon kun […] Parizo, Londono, Vieno, Neapolo [3]; mi vidis vin, civito, en Parizo, sur Triumfa Arko FdO ; la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914 VivZam ; eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo PrV ; kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas PrV .
angle:
Paris
beloruse:
Парыж
ĉine:
巴黎 [Bālí]
france:
Paris
germane:
Paris
hispane:
París
itale:
Parigi
japane:
パリ [ぱり]
nederlande:
Parijs
pole:
Paryż
ukraine:
Париж (столиця)

*parizano

Loĝanto de Parizo: la Parizanoj estas gajaj homoj [4]; la loĝantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loĝanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon FK ; parizano Marc Bavant […] okupiĝas sufiĉe multe pri leksikografio kaj instruado de Esperanto [5]; tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj [6].
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
5. Boris Kolker: Revivinta Fundamento, Monato, 2003/12, p. 27
6. Jean-Louis Madzella/pg: La stilo estas la homo, Monato, 2006/10, p. 12
angle:
Parisian
beloruse:
парыжанін
ĉine:
巴黎人 [bālírén]
france:
Parisien
germane:
Pariser
hispane:
parisiense
itale:
parigino
nederlande:
Parijzenaar
pole:
paryżanin

parizanino

Loĝantino de Parizo: li ŝuldas promesplenumon al la parizanino [7]; septembra blago: la bela enpikita ŝika parizanino [8].
7. Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, Monato, 2015/11, p. 24
8. Septembra blago, le blog pauledouard
beloruse:
парыжанка
germane:
Pariserin
nederlande:
Parisienne

administraj notoj