paspartu/o PIV1
paspartuo
- 1.
Plata paper- aŭ kartonkadro, per kiu oni ĉirkaŭas bildon: la nigra-blankaj fotoj en nigraj paspartuoj harmonie lokiĝis sur la muro [1]; la verkoj povas esti plenumataj per ajna teknikrimedo: akvofarbo, guaŝo, tuĉo, krajono, gravuro ktp. kun dimensio de 30x30 cm ĝis 40x60 cm, sen kadroj kaj paspartuo [2].
- 2.
Ĉefŝlosilo: se Zamenhofo vizitas, ĉiu pordo lin invitas – invokis Emèric paspartue, kaj la pordo de la loĝejo de Kamaĉo tuj sezame apertiĝis [3].
Rim.:
Laŭ BL: (pri ŝlosiloj) prefere diru universala ŝlosilo,
ĉefŝlosilo; (pri kadro) prefere diru paperkadro, kartonkadro.
1.
Qiu Shanshan:
Virino en paspartuo, El popola Ĉinio, 1991-11, p. 30-31a
2. -: Konkurso de infandesegnaĵoj, Internacia Pedagogia Revuo, 1997:4
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
2. -: Konkurso de infandesegnaĵoj, Internacia Pedagogia Revuo, 1997:4
3. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
- angle:
- 1. passe-partout (frame), passepartout (frame), mat (frame), matte (frame), mount (frame)
- beloruse:
- 1. паспарту 2. унівэрсальны ключ
- ĉeĥe:
- 1. paspart, pasparta
- france:
- 1. passepartout (encadrement)
- germane:
- Passepartout 1. Wechselrahmen 2. Generalschlüssel
- pole:
- 1. passe-partout (ramka)
- rumane:
- 1. passe-partout
- slovake:
- 1. paspart
- ukraine:
- 1. паспарту, відмичка