patriark/o PV , patriarĥ/o

patriarko, patriarĥo

1.
KRI En la antikva kaj en la orienta kristanismo, la estro de grava memstara eklezio: la patriarko de Romo (= papo de Romo) , la patriarko de Aleksandrio (= papo de Aleksandrio), la patriarkoj de Antioĥio, de Jerusalemo, de Konstantinopolo; do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj, en la Okcidento estis nur po unu da ili [1]; ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando [2]; per ĉiuj sanktaj patriarĥoj [3]! la sidejo de ilia patriarĥo estas en Bagdado [4]; ĉe la solenaĵo la unuan de junio ĉeestis inter aliaj la patriarĥoj de Konstantinopolo, Jerusalemo, Ateno, Kipro, Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Antioĥio [5].
2.
KAT Honortitolo de kelkaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono.
3.
(evitinde) Prapatro: kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn [6].
Rim.: En la Malnova Testamento Zamenhof uzas sole nur la vorton „prapatro“. La meĥanika mistraduko „patriarko“, uzita de tradukistoj de la Nova Testamento, estas speciale malkonvena en la patriarko David [7], ĉar tie Davido aperas ne kiel generinto de multnombra idaro, sed kiel prapatro, praulo de la Mesio, de „la Filo de David“ ‐ S. Mateo 1:1, 9:27, 12:23, 15:22, 21:9. La vorto „prapatro“ taŭgas por esprimi rilaton de praulo al posteulo, la vorto „patriarko“ por tio malkonvenas. ‐ Krome, por ĉi tiu senco oni iam bezonas la formojn aligenrajn (t.e. prapatrino: Evo, Sara; „la pragepatroj“), kiajn la vorto patriarko malhavas. [Sergio Pokrovskij]
4.
(figure) Respektinda maljuna familiestro: ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis Fab3 .
1. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:2(52)
2. A. Solĵenicin, trad. L. Isajeva: La paska krucirado, La Ondo de Esperanto, 1994:2(15)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 14a, ruzo kontraŭ ruzo
4. Ĥaldea katolika Eklezio, Vikipedio
5. Monato, Bardhyl Selimi: Malsanktaj komentoj dum sankta ceremonio, 2014
6. La Nova Testamento, La agoj 7:8
7. La Nova Testamento, La agoj 2:29.
angle:
patriarch
beloruse:
патрыярх
bulgare:
патриарх
ĉeĥe:
patriarcha
ĉine:
族長 [zúzhǎng], 族长 [zúzhǎng], 教祖 [jiàozǔ], 宗主教 [zōngzhǔjiào]
france:
patriarche
germane:
Patriarch
hispane:
patriarca
hungare:
pátriárka
itale:
patriarca
japane:
族長 [ぞくちょう], 総大司教 [そうだいしきょう], 総大主教 [そう大主教], 長老 [ちょうろう]
katalune:
patriarca
nederlande:
patriarch, aartsvader
pole:
patriarcha
portugale:
patriarca
ruse:
патриарх 3. праотец
slovake:
patriarcha
ukraine:
патріарх

administraj notoj