pelargoni/o PIV1

pelargonio

BOT Herba aŭ arbeta vegetaĵo kun dikaj folioj, brilaj floroj, tuberaj radikoj, ofte kultivata; genro el familio geraniacoj (Pelargonium) plimulte devena de la Flora Regiono de Kabo en Sudafriko: kiel feliĉaj estas ĉi tiuj Ĝardenaj Floroj – suspiris la Pelargonio fermita en fenestro –, ili ricevas la ĝuindan aeron matenan [1].
Rim.: Pelargonioj estis unue asignitaj al la genro geranio, poste distingitaj. Tial ili restas ofte nomataj geranioj en komuna lingvo.
1. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
beloruse:
пэляргонія
france:
géranium (pélargonium), pélargonium
japane:
テンジクアオイ, ゼラニウム
latinece:
Pelargonium
nederlande:
pelargonium
pole:
pelargonia
rumane:
pelargonium
ukraine:
пеларгонія

administraj notoj