perfekt/o JED

perfekto

GRA Verba tempo uzata en kelkaj lingvoj por montri rezultaton de ago tute plenumita, ne precizigante kiam ĝi plenumiĝis: verboformoj, intence ellasitaj el Esperanto de Zamenhof: perfekto, pluskvamperfekto, imperfekto k.a. [1]; la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj (kun aoristo, perfekto kaj imperfekto) [2]. SUP:preteritoVD:imperfekto
Rim.: Ekzistas nenia logika rilato inter la gramatika termino perfekto kaj la fundamenta radiko „perfekt/“. Tute prave Kabe en sia vortaroVdE apartigas la gramatikan terminon en apartan artikolon, kiel homonimon. Iam en Latino inter tiuj vortoj ekzistis etimologia rilato, sed nun en Esperanto ili estas puraj homonimoj. [Sergio Pokrovskij]
1. Monato, Donald Broadribb: Nova krimromano el Aŭstralio
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
angle:
perfect
beloruse:
час прошлы закончаны, пэрфэкт
bretone:
amzer amdremenet kevrennek
ĉeĥe:
minulý čas, perfektum
france:
parfait (gram.)
germane:
Perfekt
hispane:
perfecto
hungare:
befejezett múlt idő, perfektum
japane:
完全 [かんぜん], 完了 [ワンラ]
nederlande:
perfectum, voltooid tegenwoordige tijd
pole:
czas przeszły dokonany
rumane:
perfect
ruse:
прошедшее совершенное время, перфект
slovake:
minulý čas
ukraine:
перфект, минулий доконаний час

administraj notoj