piezo/-
piezo-
(pri elektraj efikoj en kristala strukturo) Kaŭzata per meĥanika premo:
piezoelektra, piezorezistanca efiko;
konstruante la sateliton, la sciencistoj proponis […]
piezo-elektronikan orientiĝosistemon
[1];
oni relative frue evoluigis aparatojn montrantajn komputilan tekston brajle, tia
montrilo konsistas el piezoelektraj ĉeloj kun pingletoj, kiuj leviĝas en
tiuj lokoj, en kiuj devas aperi punkto
[2].
Rim.: Oni povas konvene anstataŭigi tiun prefikson ankaŭ per „prem-“: premelektra efiko ktp. [Wolfram Diestel]
1.
Monato, last: Kosma kubo, 2014
2. Otto Prytz: La invento de la jubileulo Louis Braille, Internacia Kongresa Universitato
2. Otto Prytz: La invento de la jubileulo Louis Braille, Internacia Kongresa Universitato
- angle:
- piezo-
- france:
- piézo-
- germane:
- piezo-
- ruse:
- пьезо-