piranj/o PIV2

piranjo

1.
ZOO Specio de serasalmo (Pygocentrus piraya), fiŝo kun mallonga, alta korpo kaj akregaj dentoj, per kiuj ĝi rapide povas elŝiri karnopecojn, eĉ de grandaj mamuloj; ĝi vivas en riveroj de Suda kaj Centra Amerikoj: piranjoj aŭ Segildentaj salmoj […] loĝas en riveroj de Sudameriko, ĉefe en Amazonio, ĉe la rivero Orinoko, la Gujanoj kaj Paragvajo, temas pri malgrandaj fiŝoj kun rondoforma kapo, kiuj estas helbluaj havante nigrecajn makulojn [1].
nigravosta piranjo (Pygocentrus piraya), Zoo Frankfurto
CC BY-SA 2.0 de  [2]
2.
ZOO Iu el kvin genroj de rabofiŝoj el la familio serasalmedoj kun akregaj dentoj kaj rapida vundosaniĝo, i.a. serasalmo, pigocentro kaj pristobriko.
3.
GEOG Rivero en Brazilo.
1. Vikipedio, Piranjo
2. propra foto de Petra Karstedt / www.Tiermotive.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwarzerpiranha-01.jpg
beloruse:
1. піранья 2. піраньі 3. Піраньяс (рака)
ĉeĥe:
piraňa
ĉine:
食人魚 [shírényú], 食人鱼 [shírényú]
france:
1. piranha
germane:
1. Piraya, Schwarzer Piranha, Chupita 2. Piranha (div. Gattungen)
itale:
1. piraña, piraha (pesce) 2. pirañas, pirahas (pesci), serrasalmini 3. Rio Pirahas
katalune:
1. piranya 2. Serrasalmus 3. Rio Piranhas
latinece:
1. Pygocentrus piraya
pole:
1. pirania 2. pirania
portugale:
1. piranha 3. Rio Piranhas
slovake:
piraňa
ukraine:
піранья

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.