piruet/i

pirueti

(ntr)
Rapide turniĝi starante sur la pinto de unu piedo: li ... vidis la pajacojn pirueti ĉe la vosto de la parado [1]; se vi plu, se vi plu piruetos, / la ĉapelon mi demetos kaj surmetos [2].
1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. R. Valens, trad. M. Zocato: La Bambo, vikiokantaro, 2007-02
angle:
to pirouette
beloruse:
рабіць піруэт
ĉeĥe:
udělat piruetu
france:
pirouetter
japane:
つま先で旋回する [つまさきでせんかいする]
katalune:
fer una pirueta
nederlande:
pirouetteren
pole:
kręcić piruety
slovake:
robiť piruety
ukraine:
робити піруети

pirueto SPV

TEA Movo per kiu oni turniĝas sur unu piedo: (figure) cetere la piruetoj (lertaĵoj, elturniĝoj) de sinjoro Tshombe ne favoris lian politikon [3].
3. C. Gacond: 36-a radioprelego, radioprelego, 1963-08
angle:
pirouette
beloruse:
піруэт
france:
pirouette
itale:
giravolta, piroetta
japane:
ピルエット, つま先旋回 [つまさきせんかい]
katalune:
pirueta
nederlande:
pirouette
pole:
piruet
ukraine:
пірует

administraj notoj