1politik/o PV

politiko

1.
POL Scienco aŭ arto rilata al la regado de regno: la politiko de la reĝa partio [1]; la parlamento ne sufiĉe influas la nacian norvegan politikon [2].
2.
Ĝenerala agmetodo: ĉiuj markoj de trinkaĵoj ŝanĝos sian politikon favore al reuzeblaj boteloj [3].
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
2. B. Hekland: Tero kaj akvo, Monato, 2001:12, p. 7a
3. G. Van Damme: Trinkaĵoj/Uzi la leĝon por reklami, Monato, 1995:12, p. 12a
angle:
1. politics 2. policy
beloruse:
палітыка
bulgare:
политик
ĉeĥe:
politika
ĉine:
政治 [zhèngzhì], 政 [zhèng], 方針 [fāngzhēn], 方针 [fāngzhēn], 政策 [zhèngcè], 国事 [guóshì], 國事 [guóshì], 政事 [zhèngshì], 政理 [zhènglǐ]
france:
politique (subst.)
germane:
Politik
hispane:
política (subst.)
hungare:
politika
japane:
政治 [せいじ], 政策 [せいさく]
katalune:
política
nederlande:
politiek
pole:
polityka
portugale:
política
rumane:
politică
ruse:
политика
slovake:
politika
svede:
politik
tibete:
ཆབ་སྲིད་
ukraine:
політика

politika

Kiu rilatas al politiko, al vivo de regnoj: ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo [4].
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 1904
angle:
political
beloruse:
палітычны
ĉine:
政治 [zhèngzhì]
france:
politique (adj.)
hispane:
político (adj.)
hungare:
politikai (adj.)
japane:
政治の [せいじの], 政策の [せいさくの], 政治的な [せいじてきな], 政策的な [せいさくてきな]
pole:
polityczny
rumane:
politic
ukraine:
політичний

politikisto

POL Ŝtata, partia, sindikata registo influa en politiko: Josip Broz Tito, kontraŭfaŝisto, komunisto kaj monda politikisto, restas granda mistero [5].
5. R. Petroviĉ: Voĉo de hieraŭ - hodiaŭ, Monato, 1997:10, p. 9a
beloruse:
палітык
ĉeĥe:
politik
ĉine:
政治家 [zhèngzhìjiā]
france:
politicien, politique (subst., politicien)
germane:
Politiker
hispane:
político
hungare:
politikus
japane:
政治家 [せいじか]
katalune:
polític
nederlande:
politicus
pole:
polityk
rumane:
politician
ruse:
политик
slovake:
politik
tibete:
ཆབ་སྲིད་པ་
ukraine:
політик, політичний діяч

lingvopolitiko

LIN Maniero, kiel ŝtato aŭ alia aŭtoritato gvidas la uzojn kaj evoluojn de lingvoj de la regatoj: la sveda tre longe estis tiel memkomprenebla en Svedio ke oni ne bezonis iun specialan lingvopolitikon [6].
6. C. Kiselman: La sveda faklingvo en tekniko, matematiko kaj natursciencoj, en: Studoj pri interlingvistiko, 2001
beloruse:
моўная палітыка
france:
politique linguistique
germane:
Sprachpolitik
hispane:
política linguística
hungare:
nyelvpolitika
japane:
言語政策 [げんごせいさく]
nederlande:
taalpolitiek
pole:
polityka językowa
rumane:
politică lingvistică
ukraine:
мовна політика

nepolitika

Kiu ne havas politikan koncernon aŭ sekvon: ĝis nun mi estis sufiĉe nepolitika homo [7].
7. Jim: Ni ĉiuj estas partoj de la sama mondo, en: Vivprotokoloj, 2009
beloruse:
непалітычны, апалітычны
ĉeĥe:
apolitický
france:
apolitique
hispane:
apolítico
pole:
niepolityczny
portugale:
apolítico
rumane:
apolitic
slovake:
apolitický

realpolitiko

POL Politiko malidealisma, laŭreale taksanta la helpojn, malhelpojn kaj rimedojn por atingi siajn celojn: la reĝisoro Benegal sukcese skizas la kompleksan kombinon de metafiziko kaj realpolitiko evoluigitan de Gandhi [8].
8. A. G. Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, 1997:7, p. 26a
beloruse:
рэальная палітыка
ĉine:
国际关系现实主义 [guójìguānxìxiànshízhǔyì], 國際關係現實主義 [guójìguānxìxiànshízhǔyì]
france:
politique réaliste, realpolitik
germane:
Realpolitik
hispane:
política realista, Realpolitik
hungare:
reálpolitikus
nederlande:
realpolitik
pole:
polityka realistyczna, realpolitik
rumane:
realpolitik
ruse:
реальная политика, реалистичная политика

administraj notoj