prepost/o JED

preposto

KRI
1.
Eklezia ofico, ordinare altranga pastro sub gvido de episkopo, respondeca pri pluraj paroĥoj ene de diocezo: la patro estis promociita kaj fariĝis preposto [1]; proksime de la urbo Viborg staris la nova eleganta domo de la preposto el ruĝaj ŝtonoj kaj kun dentita frontono [2]; ŝia edzo estas ĉarma homo, li nun estas milita preposto en Jalto [3]. SIN:paroĥestro
2.
(en la romkatolika eklezio) Estro de kapitulo.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 42a
angle:
provost (rel.)
beloruse:
пробашч
france:
prévôt (religion)
germane:
Propst, Präpositus
hungare:
prépost
itale:
prevosto
japane:
主任司祭 [しゅにんしさい]
nederlande:
pastoor
pole:
prepozyt
portugale:
pároco, vigário, padre-cura
ruse:
пробст, приходский священник
ukraine:
парох, прево, превост (посада)

prepostejo

KRI
La sidejo de preposto ĉe la ĉefa preĝejo de urbo aŭ regiono, distingigita de la papo aŭ dioceza episkopo: En drinkej’ oni krias, prepostejo helas ⫽ Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas [4]?
germane:
Propstei
pole:
kolegiata

administraj notoj