*prezid/i

*prezidi

(x)
1.
Direkti la laboron, la debatojn de kunveno aŭ societo: prezidi kongreson; li prezidis en ĉiu milita konsila kunveno [1]; [li] en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston [2].
2.
(malofte) Regi4: la spirito, kiu prezidis en tiuj manifestacioj.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
angle:
preside
beloruse:
1. старшынстваваць 2. панаваць
france:
présider
germane:
1. vorsitzen, den Vorsitz haben 2. vorherrschen
hispane:
presidir
hungare:
1. elnököl 2. uralkodik (szellem)
japane:
議長を務める [ぎちょうをつとめる], 司会する [しかいする], 主宰する [しゅさいする]
nederlande:
voorzitten, presideren
portugale:
1. presidir
ruse:
1. председательствовать
svede:
1. vara ordförande 2. härska
ukraine:
головувати

prezidanto, prezidinto

1.
Tiu, kiu prezidas: li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda VivZam ; pli libera li sin sentis en kunsido privata de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis VivZam ; prezidinto de la dublina magistrato [3]; ŝtatprezidanto [4].
2.
Respublikestro: en la vasta kvazaŭ katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de respubliko VivZam ; la usona prezidanto Clinton vizitis Slovenion [5]; prezidinto de Germanio Richard von Weizsäcker [6]; partoprenis la kunsidon ankaŭ prezidintoj de Turkio, Makedonio kaj Albanio kune kun politikistoj el la regiono [7]. SIN:prezidento
3. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
4. Monato, Zlatko Tišljar: Prezidi la propran psikon
5. Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
6. Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo
7. Monato, Bardhyl Selimi: Hirundoj de la estonteco
angle:
president 1. chairman, chairperson, person presiding
beloruse:
1. старшыня 2. прэзідэнт
ĉeĥe:
předseda
ĉine:
主席 [zhǔxí], 总裁 [zǒngcái], 總裁 [zǒngcái], 董事長 [dǒngshìzhǎng], 董事长 [dǒngshìzhǎng], 社長 [shèzhǎng], 社长 [shèzhǎng], 会长 [huìzhǎng], 會長 [huìzhǎng]
france:
président
germane:
1. Vorsitzender 2. Präsident
hispane:
presidente
hungare:
1. elnök 2. köztársasági elnök
japane:
議長 [ぎちょう], 司会者 [しかいしゃ], 会長 [かいちょう], 主宰者 [しゅさいしゃ], 社長 [しゃちょう], 頭取 [とうどり], 総裁 [そうさい], 大統領 [だいとうりょう]
katalune:
president
nederlande:
1. voorzitter 2. president
ruse:
1. председатель 2. президент
slovake:
predseda
svede:
1. ordförande 2. president
ukraine:
голова, головуючий, президент

administraj notoj