*promontor/o

*promontoro

GEOG Parto da seka tero, akutangule antaŭiĝanta en maron, riveron aŭ lagon: iliaj ideoj kaj tradicioj laŭdire devenis de la „monaĥa promontoro“ Athos en Grekio [1]; profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj [2]; rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, „la Fatalo“ vagadis en la vasteco de Pacifiko [3]; pasiginte naŭ monatojn ĉe la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti kariofilojn [4]; sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn urbojn [5].
Rim.: La vorto estas Fundamenta, kaj jam tial preferinda ol la senbezonaj sinonimoj terkapo, kabo, kapo 4.a; la PIV-oj arbitre kaj senargumente (eĉ senekzemple) ial asertas, ke promontoro estas alta kabo ― malgraŭ ke inter la Fundamentaj tradukoj angla kaj franca apud „promontory“ kaj „promontoire“ aperas respektive „cape“ kaj „cap“; tamen la reala motivo de la PIV-oj probable estas simpla malemo uzi la vorton promontoro, ĉar ĝuste la „altajn kabojn“, kiel la Bonespera promontoro aŭ la Horna promontoro ili ja nomas „Kabo“. [Sergio Pokrovskij]
1. Saliko: La heredaĵo de orientaj ortodoksulojMonato
2. H. Ibsen, tr. Odd Tangerud: La sinjorino el la maro
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Inko Tyresö, 2002
4. D. Defoe, tr. A. Krafft: Robinsono Kruso
5. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 29a
angle:
promontory, cape
beloruse:
мыс
ĉeĥe:
předhoří, vysoký mys
ĉine:
岬角 [jiǎjiǎo], 海角 [hǎijiǎo]
france:
promontoire, cap
germane:
Landspitze, Kap, Landzunge, Vorgebirge [ark]
hungare:
hegyfok
japane:
[みさき]
nederlande:
voorgebergte
pole:
cypel, przylądek
portugale:
promontório
rumane:
promontoriu, cap
ruse:
мыс Horna ~o: Мыс Горн. P~o de Bona Espero: Мыс Доброй Надежды.
slovake:
horský výbežok do mora
svede:
udde
ukraine:
мис

administraj notoj