3prononc/i PVEF
prononci
(tr)

Elparoli:
en Esperanto oni skribas la vortojn tiel same, kiel oni ilin
prononcas;
la duonvokalo ŭ estas prononcata kiel mallonga u
Ret
;
ĉiu el tiuj ĉi sonkompleksoj estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorĝo
Ret
;
oratoro, kiu prononcas korekte, povas, se necese, rapidigi sian paroladon ĝis la
plej alta grado kaj tamen la publiko facile komprenos lin
Ret
;
insiste prononci
(marteli,
akcenti);
[li] ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed
terurajn vortojn
Ĉukĉoj
;
dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! – mokeme prononcas ies trankvila voĉo
post mi
Metrop
.
- angle:
- pronounce
- beloruse:
- вымаўляць
- bulgare:
- произнасям
- ĉeĥe:
- vyslovit
- ĉine:
- 发音 [fāyīn], 發音 [fāyīn]
- france:
- prononcer
- germane:
- aussprechen
- hispane:
- pronunciar
- hungare:
- kiejt
- japane:
- 発音する [はつおんする]
- katalune:
- pronunciar
- nederlande:
- uitspreken
- pole:
- wymawiać
- portugale:
- pronnunciar, proferir, articular
- ruse:
- произносить
- slovake:
- vysloviť
- svede:
- uttala
- ukraine:
- вимовляти
- volapuke:
- sepükön
prononco

Ago prononci, rezulto de la ago:
ŝia parolmaniero kaj prononco kaptis ilian intereson, ĉar ŝi ne parolis tiel kiel
la infanoj kaj iliaj gepatroj
InfanTorent2
;
bona, vere Esperanta, prononco donas al la parolado plenan klarecon
Ret
;
personoj, kies gepatra lingvo estas la itala, atentu bone al prononco de la
litero z
Ret
;
la Reviziita Transskribado baziĝas principe sur la norma
prononco.
[1].
- beloruse:
- вымаўленьне
- bulgare:
- произношение
- ĉeĥe:
- vyslovování
- ĉine:
- 发音 [fāyīn], 發音 [fāyīn]
- france:
- prononciation
- japane:
- 発音 [はつおん]
- pole:
- wymowa
- ruse:
- произношение
- slovake:
- výslovnosť
- ukraine:
- вимова, прононс
misprononci
- Prononci malĝuste, neregule: ŝi parolas tute klare, sed ŝi verŝajne ĵus komencis uzi la vorton aĉeti kaj iom misprononcas ĝin KKr ; mi ofte misprononcas Esperantajn vortojn, kiuj enhavas la fonemon /v/, foje kun amuza rezulto: „mi tuj benas“ Kon11 ; ‚goat‘ (angle): ‚kaprino‘ […] la prizona pastro misprononcis la anglan vorton ‚God‘ (Dio) MortulŜip .
- angle:
- mispronounce
- beloruse:
- няправільна вымаўляць, памыляцца ў вымаўленьні
- ĉine:
- 誤讀 [wùdú], 误读 [wùdú], 錯讀 [cuòdú], 错读 [cuòdú]
- germane:
- falsch aussprechen
- japane:
- 誤って発音する [あやまってはつおんする]
- nederlande:
- verkeerd uitspreken
- pole:
- wymawiać błędnie
- rumane:
- pronunță incorect
- ukraine:
- неправильно вимовляти