propag/i PIV1

propagi

(tr)
1.
SCI (pri medio, procezo) Peri, ebligi la disvastiĝon de io (ondo, energio, reakcio, organismo)
a)
FIZ (pri fizika medio, kampo) Peri, ebligi la disvastiĝon de ondoj, energio ks: lumpropagado [1]; radiopropagado en la tera atmosfero suferas la tagajn ŝanĝojn de la jonigado de la plej supraj tavoloj de la atmosfero [2].
b)
MED (pri biologia medio) Peri, ebligi la disvastiĝon de organismo (viruso k.a.): la celo estas, surbaze de faktoj kaj respekto de scienco, disvolvi internacian kunlaboron, serĉi virusan originon, kompreni la mekanismon de virusa propagado [3].
SIN:disvastigi1VD:elradii, komuniki2
2.
POL Strebi disvastigi ideon; propagandi: [la] 16 reguloj – iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj – neniel estas la gramatiko de Esperanto [4]; spiri dum kelkaj minutoj, koncentrante vian atenton al via spiro […] malebligas al la cerbo propagi la negativajn pensojn, kiuj igos vian koleron kaj malpaciencon pligrandiĝi [5]; similaj ideoj pri la unika mondsava misio de nia lingvo estas propagataj de kelkaj unuopuloj, kiuj kutime per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron [6]; Nova Biologia Nomenklaturo, propagata de […] asocio fondita fondita de d-ro W. M. A. De Smet [7]. VD:promocii2, reklami1, privarbi
Rim.: La apero en kontribuo de Zamenhof en La Esperantisto 1890 povas esti aŭ intenca aŭ komposteraro anstataŭ „propagando“: paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, […] estos tre grava por la propagado de nia afero [8]. En alia loko aperas „propagatoro“ por disvastiganto, peranto de informoj: ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen eldonistoj-propagatoroj [9].
angle:
propagate, spread
france:
1.a propager (ondes) 2. propager
germane:
1.a ausbreiten (Wellen) 1.b ausbreiten (Krankheit) 2. propagieren

propagiĝi

SCI (pri fenomeno: ondo, reakcio, malsano ktp) Disvastiĝi: la propagiĝo de meĥanikaj primaraj (premaj) kaj sekundaraj (transversaj) ondoj studitaj de geofizikistoj [10]; pro la propagiĝo de KOVIM-19, la Nobel-fonduso decidis nuligi la disdonan ceremonion de Nobel-premio [11].
angle:
be propagated
france:
se propager
germane:
sich ausbreiten (Wellen etc.)

administraj notoj