Ptoleme/o PIV1 , Ptolome/o

Ptolemeo, Ptolomeo

1.
NOM Vira nomo grekdevena: la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a [1]; la uzo de la kipra silabaro malfortiĝis precipe post la ĉesigo de la kipraj regnoj fare de Ptolemeo, en la dua duono de la 4a jarcento [2].
Rim.: La lagidaj reĝoj de Egiptujo tre uzis tiun nomon, pro kio oni kromnomas la dinastion mem ptolemeoj: la Faraonoj kaj Ptolemeoj de Egiptujo [3].
2.
ASTGEOGPERS Antikva greka astronomiisto kaj geografiisto (proksimume 90 – proksimume 168), postlasinta ankaŭ traktaĵojn pri astrologio, optiko, muziko: la sciencistoj rigardis kiel sian ĉefan taskon la ĝeneralan testadon de ĉiuj donitaĵoj akumulitaj de Ptolemeo ĝis Nasiridin Tusi [4]; la epicikloj de Ptolomeo [5]; Ptolomeo esploris la problemon pri la prezentado de la Tera sfera surfaco sur mapo (plata papero) kaj agnoskis la neeviteblan deformigon de tiu procezo [6].
beloruse:
Пталамэй
ĉeĥe:
Ptolemaios
ĉine:
托勒密 [tuōlēimì], 託勒密 [tuōlēimì]
france:
Ptolémée
germane:
Ptolemäus
hungare:
Ptolemaiosz
itale:
Tolomeo
japane:
プトレマイオス
nederlande:
Ptolemaeus
pole:
Ptolemeusz
portugale:
Ptolomeu
rumane:
Ptolemeu
ruse:
Птолемей
slovake:
Ptolemaios
ukraine:
Птолемей

administraj notoj