radioaktiv/a PVEF
radioaktiva
Elsendanta radiojn
pro disfalado de nukleoj de kelkaj
ĥemiaj elementoj:
oni konstatis proksime al la albanaj marbordoj malnovajn ŝipaĉojn italajn,
ŝarĝitajn per rubaĵoj diversspecaj, inkluzive tiujn kun granda radioaktiva kaj
ĥemia danĝero
[1];
aranĝo de deponejo de uzita nuklea brulaĵo, la plej danĝera radioaktiva restaĵo,
kostus ĉirkaŭ 2,6 miliardojn da eŭroj kaj la konstruado de la centralo inter
2,03 kaj 2,32 miliardojn
[2];
la eksplodo estis pli granda ol atendite kaj sur japanajn fiŝkaptistojn falis
radioaktivaj cindroj
[3];
se iel estiĝas izotopo, kiu ne estas stabila, ĝi disfalos […],
dum tiu ĉi disfala procezo ĝi dissendas alfa- aŭ beta-radiojn, alivorte, ĝi
estas radioaktiva – aŭ alfe, aŭ bete
[4].
radiumo
1.
Monato, Bardhyl Selimi: Rubaĵtrafiko
2. Monato, last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato
3. Monato, Hori Jasuo: Bruo pribrua
4. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
2. Monato, last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato
3. Monato, Hori Jasuo: Bruo pribrua
4. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
- angle:
- radioactive
- beloruse:
- радыеактыўны
- ĉine:
- 放射性 [fàngshèxìng], 放射 [fàngshè]
- france:
- radioactif
- germane:
- radioaktiv
- hispane:
- radiactivo
- hungare:
- radioaktív
- indonezie:
- radioaktif
- japane:
- 放射能のある [ほうしゃのうのある], 放射性の [ほうしゃせいの]
- nederlande:
- radioactief
- perse:
- پرتوزا، رادیواکتیو
- pole:
- radioaktywny
- portugale:
- radioativo
- ruse:
- радиоактивный
- ukraine:
- радіоактивний
radioaktiveco
Kvalito esti radioaktiva:
de radioaktiveco estas tri ĉefaj specoj: alfa-radiado, beta-radiado kaj gama-radiado
[5];
la radioaktiveco estas tro forta por esplori la staton de la reaktorkernoj
[6];
bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco, el la nomo de la franca fizikisto
Antoine Henri Becquerel, kiu en 1896 hazarde malkovris radioaktivecon
[7].
5.
Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
6. Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj
7. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
6. Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj
7. Monato, Roberto Pigro: La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste
- angle:
- radioactivity
- beloruse:
- радыеактыўнасьць
- ĉeĥe:
- radioaktivita
- ĉine:
- 放射性 [fàngshèxìng], 放射性活度 [fàngshèxìnghuódù], 輻射性 [fúshèxìng], 辐射性 [fúshèxìng]
- france:
- radioactivité
- germane:
- Radioaktivität
- hispane:
- radiactividad
- hungare:
- radioaktivitás
- indonezie:
- radioaktivitas
- japane:
- 放射能 [ほうしゃのう]
- nederlande:
- radioactiviteit
- perse:
- پرتوزایی، رادیواکتیویته
- pole:
- radioaktywność
- portugale:
- radioatividade
- ruse:
- радиоактивность
- slovake:
- rádioaktivita
- ukraine:
- радіоактивність