*rafin/i PV

*rafini

(tr)
1.
KEM Ĥemie plipurigi substancon per iaj procedoj: rafini sukeron, petrolon, oleon; latuno […] rafinita en forno [1]; pura kansukero duoble rafinita KrM ; nerafinita sukero estis bruna BonaLingvo ; benzino kaj dizela karburaĵo rafinita el nafto [2]; parto de la heterogenaĵo (miksaĵo de kupro kaj kobalto) estas rafinata ĉeloke de malgrandaj kompanioj MD05 .
2.
(figure) Plidelikatigi, plisubtiligi: rafini sian stilon; je la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj manĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj QuV ; la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton CKv ; la ĉambron ankaŭ nun obskurigis la vualo de bonaj cigaroj kaj rafinitaj lumoj KKr ; tiaj dialogoj estas la plej bona maniero por rafini malnovajn konceptojn kaj eĉ malkovri novajn [3]. VD:poluri
1. La Nova Testamento, Apokalipso 1:15
2. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 2007
3. , Blogo de diskutanto
angle:
refine
beloruse:
1. рафінаваць, ачышчаць 2. рафінаваць
bulgare:
рафинирам
ĉeĥe:
být mazaný, být rafinovaný, chytračit
france:
raffiner
germane:
1. raffinieren 2. verfeinern
hispane:
refinar
hungare:
1. finomít 2. finomít, kifinomít
japane:
精製する [せいせいする], 洗練する [せんれんする], 細かくする [こまかくする]
katalune:
1. refinar
nederlande:
1. raffineren 2. verfijnen
pole:
czyścić (chem.), rafinować
portugale:
1. refinar
ruse:
1. рафинировать, очищать 2. рафинировать
slovake:
byť rafinovaný, chytráčiť
ukraine:
рафінувати, очищати, робити більш витонченим, вишуканим

rafinita

(figure) Malkruda, tre delikata, pro granda prilaboriteco, lerte inteligenta: rafinita, politika kapo [4]; rafinita patricio, kune subtila3 kaj grandioza QuV ; tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo BdV ; tio […] similis al interesa ludo, pli rafinita ol la ordinara hazardludo HsT ; la disŝiro inter du eblaj vivoj – lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke, ― politika lukto, virino ne tre klera, laborista vivo aliflanke ChC . SIN:artifika, sagacaVD:lerta2, ruza, sperta
angle:
refined
beloruse:
рафінаваны
bulgare:
рафиниран
ĉeĥe:
chytrý, lstivý, prohnaný, rafinovaný, všemi mastmi mazaný, zchytralý
france:
raffiné
germane:
ausgeklügelt, raffiniert
hungare:
kifinomult
japane:
精製された [せいせいされた], 洗練された [せんれんされた], 緻密な [ちみつな]
nederlande:
geraffineerd
pole:
rafinowany, oczyszczony, wyszukany, wymyślny
portugale:
refinado
ruse:
рафинированный
slovake:
mazaný, rafinovaný, ľstivý
ukraine:
рафінований, очищений

rafinejo

KEM Fabriko, kie oni ĥemie rafinas: Fushun Numero 1 estis la unua rafinejo de artefarita oleo kaj unu el la plej fruaj petrolaj rafinejoj en Ĉinio [5]. rafinejo de aluminia oksido MD08 ; ili posedas preskaŭ tri kvaronojn el la etanolrafinejoj de Minesoto MD05 ; mondvaste oni nun konstruas 70 pliajn alkohol-rafinejojn [6].
5. Wu Guojiang: Rafinejo jubileas, Monato, 2008/08-09, p. 22
6. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 2007
angle:
refinery
beloruse:
нафтаперапрацоўчы завод
bulgare:
рафинерия
ĉeĥe:
rafinerie, čistírna
france:
raffinerie
germane:
Raffinerie
japane:
精製所 [せいせいじょ], 製油所 [せいゆじょ], 製糖所 [せいとうじょ]
nederlande:
raffinaderij
pole:
rafineria
portugale:
refinaria
slovake:
rafinéria
ukraine:
перегінний, рафінувальний завод

administraj notoj