reaktor/o SPV
reaktoro
- 1.
Reakciujo,
aranĝaĵo por fari ĥemiajn reakciojn:
oni aliformas akvon kaj karbondioksidon en reaktoro en miks[aĵon] da
hidrogeno kaj da karbona monooksido
[1].
- 2.
Reakciujo en kiu efektiviĝas regata reakcio de
atomkernoj:
nuklea reaktoro estis konektita al elektra reto en Pekino
[2];
estis haltigitaj du nukleaj reaktoroj, produktantoj de plutonio-239
[3];
la konataj rezervoj de uranio estus konsumitaj post 20 - 30 jaroj, eĉ se oni
ne
atentas la mankon de akvo por malvarmigi la reaktorojn kaj la traktadon de
tiom alta kvanto de radioaktiva rubaĵo
[4];
ĝia bolakva reaktoro estas simila al tiu ĉe Fukuŝima
[5];
por evoluigo kaj konstruado de fuzioreaktoro Iter EU pasintjare fondis komunan
entreprenon por la daŭro de 35 jaroj
[6].
- 3.
Jetmotoro:
la juna piloto […] tuj inversigas la reaktorojn
kaj premegas la bremsojn
[7].
1.
Vikipedio, Singaso-sunreaktoro
2. anna chu: Novaĵoj de scienco, 2002
3. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
4. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio, 2006
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
6. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
7. Ailanto: Ŝercaro sepa, 2006-07-09
2. anna chu: Novaĵoj de scienco, 2002
3. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
4. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio, 2006
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
6. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
7. Ailanto: Ŝercaro sepa, 2006-07-09
- angle:
- 2. reactor
- beloruse:
- рэактар
- ĉeĥe:
- reaktor, tryskový motor
- ĉine:
- 反应炉 [fǎnyìnglú], 反應爐 [fǎnyìnglú] 3. 引擎 [yǐnqíng]
- france:
- réacteur
- germane:
- 1. Reaktor 2. Reaktor 3. Triebwerk
- itale:
- 1. reagente (ch.), reattivo (ch.) 2. reattore 3. reattore
- japane:
- 反応装置 [はんのうそうち], 原子炉 [げんしろ], ジェットエンジン
- nederlande:
- reactor
- pole:
- reaktor
- rumane:
- reactor
- ruse:
- 1. реактор 2. реактор, атомный котёл
- slovake:
- reaktor, tryskový motor
- ukraine:
- реактор, реактивний двигун