1Reformaci/o FK
Reformacio

Granda religia kaj politika movado en la
okcidenta kristanismo
de la 16-a jarcento, kiun komencis la provoj de Lutero kaj
poste Kalvino reformi la
eklezion, el kiu estiĝis
protestantismo:
„Historio de la reformacio“
FK
;
bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis la
reformitan (presbiterianan) religion
[1];
koncerne la Reformacion, Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton
de la eklezio de Romo kaj de la papo
[2];
jam antaŭ la epoko de Lutero, la ĉeĥa regiono estis la naskiĝloko de la estonta
Reformacio
[3].
1.
Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa
Craig, Monato, 2004/07, p. 22
2. Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo, Monato, 2009/06, p. 22
3. Donald Broadribb: Prisilentita heroo, Monato, 2006/08, p. 27
2. Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo, Monato, 2009/06, p. 22
3. Donald Broadribb: Prisilentita heroo, Monato, 2006/08, p. 27
- angle:
- Reformation
- beloruse:
- Рэфармацыя
- ĉine:
- 宗教改革 [zōngjiàogǎigé], 宗教改革与更正教 [zōngjiàogǎigéyǔgēngzhēngjiào], 宗教改革與更正教 [zōngjiàogǎigéyǔgēngzhēngjiào]
- france:
- Réforme (rel.)
- germane:
- Reformation
- hungare:
- reformáció
- japane:
- 宗教改革 [しゅうきょうかいかく]
- katalune:
- reforma
- nederlande:
- Hervorming, Reformatie
- pole:
- Reforamcja
- ruse:
- Реформация
- ukraine:
- Реформація
Kontraŭreformacio

Movado de la 16a kaj 17a jarcentoj,
kiu reage al la Reformacio redefinis kaj defendis katolikismajn
doktrinon, riton kaj arton:
alia ĉeftasko de la papoj estis plusubteni la kontraŭ-reformacion
[4];
la ĉefpreĝejo[n] de la urbo konstruis la tiamaj
protestantoj kaj en la epoko de kontraŭreformacio ĝin
konfiskis la karintia katolika diocezo
[5].
4.
Donald Broadribb: Bone prezentita dramo
malkvietiga, Monato, 2004/04, p. 18
5. V. Ošlak: Kial mi forlasas..., 2006
5. V. Ošlak: Kial mi forlasas..., 2006
- beloruse:
- Контрарэфармацыя
- france:
- contre-réforme
- katalune:
- contrareforma
- nederlande:
- Contrareformatie