1refut/i JED
refuti
                     (tr)
                  - 
                              Venke rebati opinion per trafaj
                              argumentoj:
                              
                                 en mia juĝa afero mi estas refutata
                                 [1];
                                 
                              
                                 mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 vi ĉiam volas refuti tion, kion vi ne povas klarigi
                                 [2];
                                 
                              
                                 tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon
                                 [3];
                                 
                              
                                 bona Esperantisto devas scii […] la atakojn de niaj kontraŭuloj kaj
                                 konkurantoj, por refuti ilin per trafaj argumentoj
                                 [4];
                                 
                              
                                 la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la
                                 afero tiel estus okazinta
                                 [5].
                                 
                              
dementi,
                           frakasi2.d,
                           kontesti,
                           malkonsenti2,
                           obĵeti,
                           oponi,
                           protesti3,
                           pruvi 
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 34:6
2. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
3. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
4. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
5. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
                  2. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
3. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
4. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
5. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
- angle:
 - refute
 - beloruse:
 - адкідаць, адхіляць (аргумэнты, довады), аспрэчваць
 - ĉeĥe:
 - vyvracet (námitky)
 - ĉine:
 - 反駁 [fǎnbó], 反驳 [fǎnbó], 駁斥 [bóchì], 驳斥 [bóchì], 回駁 [huíbó], 回驳 [huíbó]
 - france:
 - réfuter
 - germane:
 - widerlegen, anfechten
 - hungare:
 - megcáfol, visszautasít, ellenvet
 - japane:
 - 論破する [ろんぱする], 反駁する [はんばくする], 反論する [はんろんする]
 - nederlande:
 - weerleggen
 - pole:
 - obalać, odpierać (zarzuty), zbijać
 - ruse:
 - отвергать, отклонять (аргументы)
 - slovake:
 - vyvrátiť (námietku)
 - ukraine:
 - відкидати, відхиляти, спростовувати
 
refuto
- Ago refuti: laŭ la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses fundamentaj partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto, konkludo [6]; li estas tiel serene fida pri sia pravo, ke la eblo de kia ajn refuto fare de Antonio tute ne okupas lian menson [7]; ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto [8].
 
6.
                           
                           Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
                  7. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
- beloruse:
 - адхіленьне, аспрэчваньне
 - ĉine:
 - 反演 [fǎnyǎn], 駁住 [bózhù], 驳住 [bózhù]
 - germane:
 - Widerlegung, Anfechtung
 - japane:
 - 論破 [ろんぱ], 論駁 [ろんばく], 反駁 [はんばく], 反論 [はんろん]
 - pole:
 - odwód
 - ukraine:
 - спростування
 
nerefutebla
- Kiun oni ne sukcesas refuti, plene demonstra, plene pruva: la nerefuteblaj leĝoj de la logiko [9]; ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi [10]; mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon [11]; teorie via rezono estas nerefutebla, sed en praktikado […] [12].
 
9.
                           
                           L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto
                           1910
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, en Bulonjo-ĉe-maro, 1905
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
                  10. L. L. Zamenhof: Paroloj, en Bulonjo-ĉe-maro, 1905
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
- beloruse:
 - неаспрэчны, бясспрэчны
 - ĉine:
 - 不能否定 [bùnéngfǒudìng]
 - france:
 - irréfutable
 - germane:
 - unwiderlegbar, unanfechtbar
 - japane:
 - 論破できない [ろんぱできない], 反論の余地のない [はんろんのよちのない]
 - pole:
 - niezaprzeczalny, bezsporny, nie do obalenia, niezbity
 - ukraine:
 - неспростовний, незаперечний, невідпорний