retrovirus/o PIV2

retroviruso

BAK Viruso kun genaro el RNA, kiun ĝi retrotransskribas en la genaron de infektata ĉelo: nova eltrovita retroviruso nomata XMRV […] estas trovata en mamuloj kaj kaŭzas interalie leŭkemion al musoj [1]; du ĝemeloj, denaske infektitaj de la retroviruso HIV (vd aidoso) [2]; kuracistoj sukcesis plene resanigi HIV-infektitan du-jaran knabineton, al kiu tuj post la naskiĝo estis aplikita kombina alt-aktiva kontraŭ-retrovirusa terapio [3].
1. M. Benoît: Sindromo de Kronika Laceco, La Riverego, 2009-12
2. Bardhyl Selimi: Sistemo ne imuna, Monato, 2008/01, p. 12
3. Vladimir Lemelev: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?, Monato, 2013/06, p. 19
angle:
retrovirus
beloruse:
рэтравірус
france:
rétrovirus
germane:
Retrovirus
nederlande:
retrovirus
pole:
retrowirus
rumane:
retrovirus

administraj notoj