rotang/o PIV1

rotango

1.
BOT Sudazia palmo kun rektaj malpezaj fortikaj tigoj, el kiuj oni faras objektojn kaj meblojn, precipe el genro Calamus, sed ankaŭ el aliaj genroj de tribo Calameae: la ĉapo […] estas farata el bambuo, folioj kaj rotangoj [1]. VD:vimeno
2.
Ties tigoj uzataj kiel materialo, aparte por plektaĵoj: kanapoj el rotango [2]; simpla balaileto el salikaĵoj, kunligitaj per rotangaĵoj [3]; ŝi prenas la rotango-faskon, kiu pendas surmure apud la nigra tabulo kiel minaca memorigo, sed ŝi ne forte batas [4].
1. -: Silka vilaĝo kaj konusĉapa vilaĝo, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012
2. Manĝejoj kaj Salonoj, Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono
3. Monato, Belgio: Fama karnavalo en Binche
4. Sten Johansson: Nova jarsento, Beletra Almanako, n-ro 27, okt. 2016, p. 18
angle:
rattan
beloruse:
ратан, ратанг
ĉine:
藤条 [téngtiáo], 藤條 [téngtiáo]
france:
rotin
germane:
Rattan, Rotang 2. Peddigrohr
japane:
トウ
latinece:
1. Calamus
pole:
kalamus, rotang
ukraine:
ротанг, ротан, ротангова пальма, індійська тростина

administraj notoj