ruan/a PIV1

ruana

(precipe pri besta felo) De harkoloro el miksitaj blankaj, ruĝe-brunaj, nigraj eroj: li abrupte forigis de la frunto tufon de la longaj ruanaj haroj [1]; mia patro […] havis bonan ruanan ĉevalon kun longaj kolo kaj gamboj [2]; Nu, kio do, ⫽ Ruanan mi aĉetos ⫽ Pro ĝi ne multan monon oni petas [3]. VD:beja, blonda, bruna, piga, rufa
ruana ĉevalo, insulo Juist
CC BY-SA 3.0  [4]
1. K. Buliĉov, trad. E. Tikhonov: La setlejo, [2011?]
2. Ivan Turgenev: La Unua Amo
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 6 (56)
4. 4028mdk09, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Laufender_Schecke.JPG
beloruse:
пярэсты, рабы
france:
sel et poivre, rouan ~a ĉevalo: pie (cheval).
germane:
gesprenkelt, gescheckt, meliert ~a ĉevalo: Schecke.
pole:
dereszowaty (o koniu)
ukraine:
рябий, красий

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.