saduke/o Z SPV

sadukeo

HISREL Ano de aristokrata kaj konservema judisma partio fine de la epoko de la Dua Templo, kiu partio, male ol la fariseoj, akceptis nur la aŭtoritaton de la Sankta Skribo (kia ĝi ŝajne rigardis nur Toraon), interpretatan rektasence kaj laŭvorte: kaj venis al li sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo [1].
Rim.: Laŭ malfrua informo Talmuda, la hebrea nomo de la partio (Cedoqim) venas de „Cadok“, la nomo de la fondinto, kiu sin bazis sur la principo ke oni estu pia ne pro esperata rekompenco ĉi- aŭ transmonda, sed pro senprofitcela amo al Dio kaj lia Leĝo. Do, pli etimologia nomo estus „Cadokano“j. [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Testamento, S. Marko 12:18
angle:
Sadducee
beloruse:
садукей
ĉeĥe:
saducej, saduceus
france:
sadducéens
germane:
Sadduzäer
hispane:
saduceo
hungare:
szadduceus
itale:
saduceo, sadduceo
japane:
サドカイ人 [サドカイじん], サドカイ教徒 [サドカイきょうと], 物質主義者 [ぶっしつしゅぎしゃ]
katalune:
saduceu (subst.)
nederlande:
Sadduceeër
pole:
saduceusz
portugale:
saduceu
ruse:
саддукей
slovake:
hebrejský konzervatívec, saducej
ukraine:
садукей (представник)

administraj notoj