same/o

sameo

Ano de la ĉefa gento de Sameujo: la prafinnoj kaj sameoj ege timis la urson [1]; sameoj genetike rimarkinde diferencas de siaj finnaj najbaroj, sed parolas proksiman lingvon [2]; videblas ankaŭ pratempaj sanktejoj de sameoj [3]. SIN:lapono
angle:
Sami, Sámi, Saami, Lapp
beloruse:
саам
finne:
saamelainen
germane:
Same, Lappe
japane:
サーミ人 [サーミじん]
nederlande:
Same, Lap, Laplander
nordsamee:
sápmi, sápmelaš
pole:
Lapończyk
tokipone:
jan pi ma Sami
ukraine:
лапландець
volapuke:
Samiyänan

samea

Rilata al la sameoj, la sameaj lingvoj aŭ Sameujo: ekde aŭgusto 2006 eblas uzi ankaŭ literojn de tri sameaj lingvoj parolataj en Finnlando [4]; la „skandinava kruco” […] estas uzata en ĉiuj oficialaj flagoj de Nordio, escepte de la samea [5]; tiu ĉi formo havas rimarkindan disvastiĝon, ekzemple en la kazaĥa (Alma Ata, patro de pomoj), turka (Atatürk, patro de la turkoj), nordsamea (áhčči, patro) [6]. SIN:lapona
angle:
Sami, Sámi, Saami, Lapp
beloruse:
саамскі
finne:
saamelainen
germane:
Samisch, Lappisch
nederlande:
Samisch, Laps, Laplands
nordsamee:
sámi
okcidentfrise:
Samysk, Lapsk, Laplânsk
pole:
saamski, lapoński
tokipone:
pi ma Sami
volapuke:
Samiyänik

Sameujo

GEOGPOL Kultura regiono kovranta partojn de Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Rusujo, kie tradicie loĝas la sameoj (24˚E, 68˚N): en Sameujo kaj Rusio homoj paŝtas la boacojn, sed en Kanado la boacoj estas sovaĝaj [7]. SIN:Laponujo
angle:
Lapland
beloruse:
Ляпляндыя (як рэгіён, населены саамамі), Сапмі
finne:
Saamenmaa, Lappi
germane:
Lappland
hispane:
Laponia
itale:
Lapponia
katalune:
Lapònia
nederlande:
Samenland, Lapland
nordsamee:
Sápmi
okcidentfrise:
Laplân
pole:
Laponia
ruse:
Лапландия
tokipone:
ma Sami
volapuke:
Samiyän

administraj notoj

S~ujo: Mankas dua fontindiko.