sansar/o Viki , samsar/o NePiv

sansaro, samsaro

BUD La ĉimonda alternado de mortoj kaj renaskiĝoj de vivuloj: la celo de vivo de ĉia kredanta budhano estas […] liberiĝi de sansaro [1]; „iluzio“ estas la universo de la materio, aŭ sansaro [2]; li estas vera eminentulo, kiu celas la nirvanon, interrompas la samsaron, rifuzas ĉian tenton kaj forĵetas ĉian deziron [3].
1. A. Kuusinen: Manojn for de Dalai-Lamao!, soc.culture.esperanto, 2000-02-11
2. Vikipedio, artikolo „hinduismo“, 2006-10-29
3. trad. Seiho Nishi: Darmapado, Japana Budhano, 1974-75, numeroj 162-169
beloruse:
самсара, сансара
bulgare:
самсара
ĉine:
輪迴 [lúnhuí], 轮回 [lúnhuí], 輪回 [lúnhuí], 轮回 [lúnhuí], 輪迴 [lúnhuí], 轮迴 [lúnhuí]
france:
samsara
germane:
Samsara
itale:
saṃsāra, samsara
pole:
sansara
tibete:
འཁོར་བ་

administraj notoj