sars/o

sarso

MED
Grava pulma malsano kaŭzita de iuj specoj de kronvirusoj, unuafoje observita 2002 en sudĉina provinco: nova grava malsano „netipa pneŭmonio“, konata de nur kelkaj monatoj ankaŭ sub la siglo „sarso“ (Sever-Akuta Respira Sindromo) [1]; ĝis kiam oni inventos efikan kuracilon kontraŭ sarso, aerosola desinfektado restas unu el la plej efikaj rimedoj, [2]; la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis la alarmon pro epidemio de tiel nomata netipa pneŭmonio (poste populare nomita „sarso“) [3].
angle:
SARS
beloruse:
САРС
ĉine:
萨斯 [sàsī], 薩斯 [sàsī], 非典 [fēidiǎn], 非典型肺炎 [fēidiǎnxíngfèiyán]
france:
SARS
germane:
SARS
japane:
非典型肺炎 [ひてんけいはいえん], サーズ

administraj notoj