*saŭc/o UV

*saŭco

KUI Flueca spicaĵo aldonata al manĝaĵo: kaj eĉ nenia saŭco aŭ kukaĵo! sentaŭguloj [1]! la saŭcoj de tiuj festenoj restas ankoraŭ sur viaj vestoj [2]; mi denove vidis en la spirito la karpojn kun bruna vinbera saŭco [3]; ni ricevis bovaĵon kun mustarda saŭco [4]; fazeoloj kun laktosaŭco [5]; la kaserolo […] entenis kolbasetojn en tomata saŭco [6]; ĉokolada kremo kun poma saŭco [7]; prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo [8]; tro da ostra saŭco [9]; forta pimenta saŭco [10]; viandaĵo kun paprika saŭco [11]; mi komentis pri la abomeninda gusto de la fiŝa saŭco [12]; soja saŭco [13]; menta saŭco [14].
angle:
sauce, gravy
beloruse:
соўс, падліўка
bulgare:
сос
ĉine:
酱料 [jiàngliào], 醬料 [jiàngliào], 酱 [jiàng], 醬 [jiàng], 沙司 [shāsī]
france:
sauce
germane:
Soße, Sauce
hebree:
רוטב
hispane:
salsa
hungare:
szósz, mártás
itale:
salsa
katalune:
salsa
nederlande:
saus
perse:
سُس
pole:
sos
rumane:
sos
ruse:
соус, подливка
tokipone:
telo
ukraine:
підлива, соус

butersaŭco, nederlanda saŭco

Saŭco francdevena, el butero, ovoflavo, salo kaj pipro, kiun oni manĝas kun fiŝo aŭ legomoj, ekz-e asparago: truto kuirita kun butersaŭco [15]; la blankradika cikorio estas delikata, sed iom amara, plej bone gustis kun milda butersaŭco [16]; ni kirlis nederlandan saŭcon en iu blua ujo, sed ĝi neniel volis sukcesi [17].
15. J. Tenot: Manĝokarto
16. Eduardo Novembro: Legendo pri Martim de Freitas, La tagmanĝo, La Karavelo, n-ro 23, oktobro 2010, p. 18
17. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
Hollandaise sauce
beloruse:
галяндзкі соўс, галяндэз
france:
sauce hollandaise
germane:
Holländische Soße
ruse:
голландский соус

administraj notoj