Sevil/o PIV1 , Sevilj/o

Sevilo, Seviljo

GEOGPOL
Ĉefa urbo de Andaluzujo en la sudo de Hispanujo: Notario prenis veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo [1]; Faŭsto, englutinte La Pilolojn de l'Diablo, kaj iginte sin razi de l'Barbisto de Seviljo, foriris por sopiri ĉe La Bela Junulino de Perth [2]; La Universala Ekspozicio de 1992, en la hispana urbo Seviljo, uzas Esperanton kiel unu el siaj informaj lingvoj [3]; li […] studis arthistorion en la universitato de Sevilo [4]; kelkajn monatojn antaŭ mia lastatempa restado en Sevilo, mi havis teruran premsonĝon [5]; Antonio Machado y Ruiz naskiĝis en Sevilo en 1875, sed kiam li estis nur okjaraĝa, la familio translokiĝis en Kastilion [6]; la 10-a Andaluza Kongreso de Esperanto, Seviljo, 31-an okt. / 1-an nov. 2004 [7]; La koncepto de kruda fortimigo estis en Seviljo ankoraŭ ne plimulta, sed oni vidas la direkton [8].
1. D. H. Lambert: Amuzaĵoj, The Esperantist. 26. (Vol. II., №12. Decembro, 1905)
2. L. Cogen: Gaja Literaturo, Belga Esperantisto, №101-102 (julio-augusto 1923), p. 83
3. Esperanto, 1989:12, p. 217
4. Lode van de Velde: Suspenso de komenco ĝis fino, Monato, 2005/02, p. 27
5. Garbhan MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27
6. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 23
7. Gazeto Andaluzia
8. Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004
angle:
Seville
beloruse:
Сэвілья
france:
Séville
germane:
Sevilla
hispane:
Sevilla
japane:
セビーリャ
nederlande:
Sevilla
pole:
Sewilla
ruse:
Севилья
ukraine:
Севілья

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.