sismolog/o PIV1 , seismolog/o PIV2
sismologo, seismologo
Scienculo kiu studas
tertremojn,
alivorte sismojn;
fakulo pri sismologio:
troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku
kaj ĉi-foje ĉiuj kvar samtempe aktivis; neniuj sismologoj antaŭvidis tion
[1];
ekde la eksplodo de la epidemio de COVID-19,
pli ol 2 miliardoj da homoj restadas hejme;
samtempe, seismologoj de multaj landoj rimarkis, ke la
fonbruo evidente malaltiĝis
[2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru tertremosciencisto, tertremfakulo.
1.
Hori Jasuo: Japanio: la plej granda tertremo en nia historio,
Sufrancia stelo, 2011:1 (196)
2. Xie Ruifeng: La tremo de la terglobo mildiĝis pro limigo de elhejmiĝo, El Popola Ĉinio, 2020-04-08
2. Xie Ruifeng: La tremo de la terglobo mildiĝis pro limigo de elhejmiĝo, El Popola Ĉinio, 2020-04-08
- angle:
- seismologist
- beloruse:
- сэйсмоляг
- ĉine:
- 地震学家 [dìzhènxuéjiā], 地震學家 [dìzhènxuéjiā]
- france:
- sismologiste, sismologue
- pole:
- sejsmolog
- ukraine:
- сейсмолог