1skism/o

skismo

1.
REL Opa disiĝo de ia eklezio fare de homoj, kiuj, kvankam akceptante la esencon de la dogmaro, malakceptas la eklezian aŭtoritaton aŭ kelkajn neesencajn punktojn de la kredo: fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, […] vi ĉiuj parolu tion saman, kaj […] estu neniaj skismoj inter vi [1]; mi ne estas skismano, nek Luter-amiko [2]. VD:herezo1, sekto1
2.
Disiĝo pro malsameco de opinioj: reformoj en la lingvo […] kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado [3]; kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero […] povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto [4]. VD:fendo2, rompo
1. La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:10
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
3. Ernest Drezen: Zamenhof, Lingva unueco de esperantistoj
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
schism
beloruse:
схізма, раскол
ĉeĥe:
rozkol, schizma
ĉine:
分裂 [fēnliè], 分立 [fènlì], 宗派分立罪 [zōngpàifènlìzuì]
france:
schisme
germane:
Schisma, Spaltung, Verwerfung (Schisma)
hispane:
cisma
hungare:
skizma, hitszakadás
japane:
分裂 [ぶんれつ], 分離 [ぶんり], 分立 [ぶんりつ], 教会分裂 [きょうかいぶんれつ], シスマ
katalune:
cisma
nederlande:
schisma, scheuring
pole:
schizma, odszczepieństwo
ruse:
схизма, раскол
slovake:
rozkol, roztržka, schizma
ukraine:
розкол, схизма, єресь

administraj notoj