3skol/o PV

skolo

Tuto de la disĉiploj de iu majstro aŭ de la adeptoj de iu doktrino: la unua vera ekonomika skolo, kun propra revuo kaj regulaj kunvenoj [1]; la plej granda spertulo pri la rusa skolo en Esperanto-literaturo Boris Tokarev jam forpasis [2].
VD:sekto
1. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/2, p. 16a
2. B. Kolker: Poeto de amo kaj revolucio, Monato, 1996/9, p. 24a
angle:
school (of art, philosophy, thought, etc)
beloruse:
школа (у навуцы, літаратуры, мастацтве)
bulgare:
школа
ĉeĥe:
filozofický směr, nauka, umělecký směr, škola
ĉine:
学派 [xuépài], 學派 [xuépài], 宗 [zōng]
france:
école (littéraire etc.)
germane:
Schule
hispane:
escuela (corriente de pensamiento)
hungare:
iskola (pl. tudományos)
japane:
学派 [がくは], 流派 [りゅうは], 門下 [もんか]
katalune:
escola
nederlande:
school, kunstrichting
perse:
مکتب
pole:
szkoła (ogół zwolenników)
ruse:
школа (научная, в искусстве и т.п.)
slovake:
filozofický smer, náuka, umelecký smer, škola
ukraine:
школа (у науці, літературі, мистецтві)

skolano

Aliĝinto al skolo: mi malkovris tre simplan kritikon al la verkaro de Steve Pinke, Chomsky-skolano [3]
japane:
学派の人 [さとるはのじん], 門下生 [もんかせい]
pole:
członek szkoły (np. filozoficznej)
ukraine:
член школи

analiza skolo

ESP Lingvistika skolo pri Esperanto, kiu de la 1960- ĝis 1990-aj jaroj emfazis rigoran „logikecon“ de la lingvo, tempismon, aktivan esperantigon de fremdaj nomoj...: Schulz ... fierege prezentas la membrojn de la Analiza Skolo kiel „pioniran eliton“ [4].
4. B. Golden: Ankoraŭ unu proceso en la lingvo-tribunalo de Schulz, La Ondo de Esperanto, 1996:3 (28)
france:
école analytique
pole:
szkoła analityczna

administraj notoj