*skulpt/i

*skulpti

(tr)
BELA Formi figurojn el solida materio, kiel ŝtono, marmoro, ligno, argilo, vakso, aŭ hakante, aŭ tranĉante, aŭ skrapante, aŭ knedante: skulpti statuon; skulptarto; Se mi povus skulpti, mi jam delonge estus farinta lian bronzan buston [1]; li skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj [2].
1. Willy Wood, trad. Willy van Zoest: Blua sango, ĉapitro 14a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 34:4
angle:
sculpt, carve
beloruse:
ляпіць, разбярыць, высякаць
ĉeĥe:
tesat, vytesat, vyřezat
ĉine:
雕刻 [diāokè], 雕琢 [diāozhuó]
france:
sculpter
germane:
schnitzen, ausschnitzen, ausstechen, aushauen
hispane:
esculpir
hungare:
farag, kiformáz, (szobrot) készít
japane:
彫刻する [ちょうこくする], 彫る [ほる]
katalune:
esculpir
nederlande:
beeldhouwen
pole:
rzeźbić
portugale:
esculpir, talhar, entalhar, cinzelar
rumane:
sculpta
ruse:
ваять, лепить, высекать
slovake:
vytvárať sochu, zhotovovať
ukraine:
різьбити, ліпити, висікати

skulptaĵo

Figuro kreita per skulptado: sed ĝi estas skulptaĵo, oni ne povas meti ĝin sur muron [3]; ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia idolo [4].
3. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 36a
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:16
angle:
sculpture, carving
beloruse:
скульптура, скульптурная выява, скульптурны твор
ĉine:
雕塑 [diāosù], 雕像 [diāoxiàng], 雕刻品 [diāokèpǐn]
france:
sculpture (œuvre)
hispane:
escultura
japane:
彫刻品 [ちょうこくしな], 彫像 [ちょうぞう]
pole:
rzeźba
portugale:
escultura (obra de escultura)
rumane:
sculptură
ukraine:
скульптура, скульптурна фіґура, різьба, різьблення, різьблена робота

*skulptilo [5]

1.
Ĉizilo por tranĉformi malmolajn materiojn: ni devus esti havintaj ian specon de skulptilo [ĉar nur] per tranĉilo ĉi tio estas sklavlaboro [6]; li [...] komencis rigardi ŝin kun tia admiro, kun kia artkonanto rigardas dian statuon, verkon de majstra skulptilo [7].
2.
Ilo por skrapformi aŭ premformi moligitajn materiojn. VD:ĉizi, modli
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, skulpt'il'
6. Astrid Lindgren, trad. Runo Stridell: Ronjo, rabista filino, ĉapitro 8a
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 74a
angle:
chisel
beloruse:
разец (скульптара)
ĉeĥe:
dláto sochařské
ĉine:
凿子 [záozi], 鑿子 [záozi], 錾子 [zànzi], 鏨子 [zànzi]
germane:
Meißel des Bildhauers
hispane:
cincel (para esculpir)
hungare:
szobrászvéső, mintázókés
japane:
彫刻刀 [ちょうこくとう]
nederlande:
beitel
pole:
dłuto rzeźbiarskie
portugale:
cinzel, formão
rumane:
daltă
ruse:
резец
slovake:
dláto sochárske
ukraine:
різець, долото, зубило

skulptisto

Artisto kiu skulptas: ŝi estis fama skulptisto; [tiu] serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan [8].
angle:
sculptor, carver
beloruse:
скульптар, разьбяр
ĉeĥe:
skulptor, sochař, řezbář
ĉine:
雕刻家 [diāokèjiā]
france:
sculpteur
hispane:
escultor
pole:
rzeźbiarz
portugale:
escultor
rumane:
sculptor
slovake:
sochár

Skulptisto [9] (Scl)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Sculptor).
9. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Sculptor, Sculptor (constellation)
beloruse:
Скульптар (сузор’е)
ĉine:
玉夫座 [Yùfūzuò]
france:
Sculpteur (constellation)
japane:
彫刻家 [ちょうこくか]
latinece:
Sculptor
pole:
Rzeźbiarz (gwiazdozbiór)
rumane:
Sculptorul (constelație)
ukraine:
скульптор

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
S~isto : Mankas dua fontindiko.