sob

(evitinde)

sob

(adv.)
(malofte)
Malsupren: l' naskitaj por libera vol' […] ne genufleksos sob [1]. VD:sub, sor
beloruse:
уніз, долу
ukraine:
маловжив. униз, донизу

sob-

(prefikso)
(uzata prefikse kun la sama signifo) Malsupren-: en la dirita tago Petronio sobiris de la turo kun ligna benketo [2]; la partoprenantoj laŭvice unue sobiras rekton de ĉirkaŭ 200 metroj, trairas platan placon kaj fine soriras straton [3]; pro tia kontinua hemoragio de suferantoj nia Kantona Pacilo glite sobiras, sobiras [4]; la vento ne sobiras, / sed restas ĉe la turoj, / ĉe la longaj altaĵoj, / iame disfalontaj [5].
Rim.: Uzante tiun maloftan vorton oni riskas esti miskomprenata, pro la sona simileco kun „sub-“, kaj ja estas diferenco, ĉu oni iras „sub ponton“ aŭ „ponton malsupren“.
2. García Márquez, trad. de Diego: Cent jaroj da soleco
3. Marcos Cruz: Bicikle vivi
4. Julia Sigmond, ‎Sen Rodin: Libazar' Kaj Tero
5. Rafael Alberti Merello, trad. verŝajne Fernández, Miguel: La vento ne sobiras

administraj notoj

~: Mankas dua fontindiko.