1stadi/o JED

stadio

1.
Difinita grado en ia evoluado, etapo, fazo: libro, troviĝanta ankoraŭ en stadio de kompostado [1]; Esperanto […] eliris la stadion de nura projekto [2]; la ideo de lingvo arta […] trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo [3]; la kazosistemo en frua stadio de la prahindeŭropa lingvo estis, laŭ la opinio de kompetentuloj, sistemo ergativa [4]; en tiu ĉi lasta stadio de la integriĝa procezo la Internacia Lingvo okupas sian ĝustan pozicion kaj plenumas ĉiam pli sian fekundan funkcion [5]; la bazaj programoj estis kaj plu devos esti farataj laŭ jenaj stadioj: ellaboro de projekto de la programo; prezento al la Estraro por diskuto, eventualaj amendoj kaj aprobo; publikigo [6]; ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino en sia longa, riĉa vivo [7]; la luno […] estas ja nun en la stadio de malkreskado [8].
a)
MED Karakteriza stato de malsano dum ĝia evoluo: antaŭirinta kataro akra, […] anstataŭ plene saniĝi, transiris en la stadion kronikan [9].
b)
BIO Portempa stato de vivaĵo, kiu prezentas plurajn sinsekvajn formojn: la raŭpa, krizalida kaj papilia stadioj de lepidoptero; la homa ontogeneza evoluo, ekde la fekundigita ovo ĝis la naskiĝo, ripetas la pli fruajn evoluajn stadiojn […] de iuj pratipaj organoj (brankoj, vosteto, […]) [10]; la porkaĵa tenio […] troviĝas, de tempo al tempo, en la sama homo en ambaŭ evolustadioj: kaj kiel larvo kaj kiel adolto [11].
VD:stato, periodo
2.
Antikva greka mezurunuo de vojlongo, egala al 600 futoj kaj valoranta proksimume 180 metrojn: Emaus […] estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn [12]; la perimetro de la lando estis ducent kvardek stadioj [13].
Rim.: PV ankoraŭ listigas sencojn samsignifaj kun stadiono, etapo kaj bivako, pri kies efektiva iama uzo mi ne trovis indikon en nia tekstaro. [Wolfram Diestel]
angle:
1. stage, period, phase 2. stadium (Greek measure)
ĉeĥe:
fáze nemoci, stadium, stav
ĉine:
1. 阶段 [jiēduàn], 階段 [jiēduàn], 戏台 [xìtái], 戲臺 [xìtái]
france:
1. stade (phase) 2. stade (mesure)
germane:
1. Stadium, Etappe 2. Stadion
hispane:
1. estadio, fase, etapa
hungare:
1. stádium, szakasz 2. stadion (hosszmérték)
indonezie:
1. stadium
itale:
1. stadio (fase) 2. stadio (misura)
japane:
段階 [きざはし], 程度 [ていど], 時期 [じき], スタジオン
kroate:
1. stadij, faza 2. stadij
nederlande:
1. stadium 2. stadie
pole:
1. stadium 2. stadion (jednostka długości)
rumane:
1. stadiu
ruse:
1. стадия, этап, фаза 2. стадий, стадия (единица длины)
slovake:
etapa, fáza, štádium
ukraine:
стадія, період, етап

administraj notoj

pri ~o:
    Ĉu la sencoj 3, 4, 5 estis vere iam uzataj? Mi ne trovis indikon... PIV mencias nur sencon 3.
    Eble forigu, se ne troviĝas efektivaj citaĵoj.
    [WD]